Esperanta Civito

Intereskonfliktoj en Esperantio: kiaj proceduroj?


Per la nocio "intereskonflikto" ĝenerale oni indikas la situacion kiu ekestas kiam financa avantaĝo kupliĝas al plenumata ofico. En Esperantio la plej ofta kazo rilatas al subvencioj: ekz. asocio ricevas monon por aranĝi seminarion kaj la estrar(an)o disdonas la invitojn al siaj geamikoj, anstataŭ apliki justan kriterion; aŭ la subvencion mastrumas faka societo kies direktoro samtempe sidas en la estraro de la subvenciota asocio.

En la Esperanta Civito la plej ofta kazo koncernas donacojn kaj legacojn, kiuj povus enmaniĝi rekte al (vic)konsulo. Tiun kazon normigas Lex Anatolia. En aliaj kazoj, se ekestus intereskonflikto, intervenus la arbitracia instanco, nome la Kortumo: precipe se temas pri disdono de subvencio inter diversaj paktintoj.

Lastatempe specifa reglamento pri intereskonfliktoj estis proponita kadre de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. En TEJO mankas arbitracia instanco (justica povo), tial oni proponas krei la delikatan rolon de konfidencpersono(j), kun dujara mandato, sen TEJO-ofico, eventuale eĉ sen TEJO-aneco. Temas pri riskoplena surogato de arbitracia instanco, sen specifa norma kadro, krom la gvidlinioj de la proponita reglamento mem.

Ene de tiuj gvidlinioj ne mankas Drakone severaj preskriboj: "Kie ekzistas povdiferencaj rilatoj inter ofic-havantoj, ekzemple inter Estrarano kaj volontulo aŭ dungito, komisiito kaj komisionano, aŭ elektkomisionano kaj kandidato, la koncernaj individuoj ne povas esti proksima familio, aŭ amantoj, aŭ havi signifajn komunajn interesojn." Bonŝance la redakcio de "La Kancerkliniko" ne legis tion...

Se konsideri ke ankaŭ en gravaj demokratioj samfamilianoj okupas proksimajn oficojn, eĉ la edzino ministras dum ŝia edzo prezidentas, indus reformuli adekvate tiun normon, kaj precipe doni precizan profilon al la "konfidencpersono(j)".

Krome, al kiu oni sin turnu, por malhelpi la eventualan intereskonflikton pro TEJO-estraro kie sidas personoj kiuj havas la esperantan civitanecon, kiuj asignas la organizadon de IJK al establo aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito? B-komitatano (B kiel Bedaŭrinde) jam respondus: tiam ne la estraro decidu, sed la komitato mem! Tamen atentu, ĉar eble en la komitato vi estas pli kaj pli ĉirkaŭata de fiaj raŭmistoj...

[HeKo 728 6-A, 28 feb 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0505 s s 
  Total: 0.0652 s s