Esperanta Civito

Eŭropo riskas kontraŭkonstituciajn drivojn


"La dekretoj en kelkaj landoj de Eŭropa Unio, pri vasta kordonado kaj eĉ trudizolado sur la tuta teritorio, situas je la rando de kontraŭkonstitucia abismo" opinias Giorgio Silfer, kiu venontsemajne transdonos la prezidon de la Esperanta Civito al la nova Konsulo, Riichi Karibe.

"La decidoj estas trioble danĝeraj: unue, ĉar ili startas el la idiota supozo ke sufiĉas paralizi tutan socion por haltigi epidemion, nome trovi vakcinon (ĉi-okaze esceptas la britoj, kiuj tial regajnas mian estimon rilate siajn politikan sagacon kaj demokratan tradicion); due, ĉar ili disvolvas superfluan panikon ĉe la loĝantaro; trie, ĉar tiuj dekretoj riskas drivi al minaco por la eŭropaj demokratioj" daŭrigas la baldaŭ emerita Konsulo.

"Plej klare mi perceptas tiun minacon en Hungario kaj Hispanio. En la unua, kun trideko da infektitoj, ĉiuj en terapio kaj neniu mortinto, la blokado ĉe la sudaj landlimoj aspektas kvazaŭ la kutima strategio kontraŭ fuĝantoj kaj mislokitoj, kamuflita per sanitara prevento. En la dua, kun efektive malfacila situacio, la dekreto de la registaro ŝajnas reapliko de la artikolo 155 (suspendo de la aŭtonomeco en la regionoj), ĉar ne nur la sanitaraj servoj, sed ankaŭ la sekureco, inkluzive de la loka polico, estus komplete recentralizitaj al Madrido. La fakto ke tion ne faras dekstrema registaro igas la politikan konjunkturon des pli komplika, kaj ne stabiligas la delikatajn ekvilibrojn en la demokratio de tiu reĝolando."

Laŭ Giorgio Silfer "la eŭropaj esperantistoj pli utilus al sia lingvo, se ili ne tiom rapidus nuligi renkontojn, precipe se renkontiĝos nur kelkaj personoj: ja preskaŭ nenie la malpermesata maksimumo malsuperas kvindek personojn, kaj preskaŭ ĉie tiuj limoj estas arbitraj".

Li konkludas per historia okulumo: "Kompreneble, se oni jam scias ke festivalo fiaskos pro malsufiĉa aliĝantaro, estas komforte kulpigi la ĉinan viruson: ankaŭ Zamenhof jam preparis la anoncon ke "La Esperantisto" ne plu aperos pro manko de mono, sed la finvenkisma historiografio rakontas ke la gazeton mortigis la cara cenzuro; efektive la cenzuro tuj nuligis la malpermeson, post la persona interveno de Lev Tolstoj, aŭtoro de la fatala artikolo".

[HeKo 730 3-E, 14 mar 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0411 s s 
  Total: 0.0546 s s