Esperanta Civito

Franca morbo, hispana gripo... kial ne ĉina viruso?


Oni konu ĝin sifiliso, oni forĝu neologismon kiel nostalgion, sed multaj morboj havas (pli prave ol malprave) nomon ligitan al nacio. Kaj tiu nomo estas internacie konata: la franca morbo, la svisa malsano, la hispana gripo...

Certe la plej terura estas la unua, kiun alportis al Italio la trupoj de reĝo Karlo la Oka, dum invado konata kiel "kretmilito", fine de la dekkvina jarcento. La difino "franca malsano" enhavas ankaŭ aludon al la reputacio de pli liberaj seksaj kutimoj, kiu honoris la francojn. La renesanca filozofo Girolamo Fracastoro verkis poemon pri tiu venerea malsano: "Syphilis Sive Morbus Gallicus"; el la nomo de la protagonisto, paŝtisto en Ameriko, venas sifiliso.

Malpli terura estas la malsano de la svisoj, konata kiel nostalgio. La vorton el grekaj radikoj pregis medicina studento en Bazelo, Johannes Hofer, en 1688. Li konstatis ke ofte la svisaj mercenarioj deprimiĝas, kaj serioze malsaniĝas, pro hejmveo; sed se la preskaŭ mortonta soldato atingas la patrolandon en brankardo, la simptomoj dampiĝas, ĝis kompleta resaniĝo. Charles Baudelaire transformos la svisan malsanon al universala sento, kiun bone konas ĉiu elmigrinto aŭ rifuĝinto.

Certe kalumnia estas la difino "hispana gripo". La malsano manifestiĝis unuafoje en Kansaso (1917) kaj ĝin alportis al Eŭropo la usonaj armeanoj, kiuj devis rekte iri al hospitalo anstataŭ tranĉeo. Pro la milita cenzuro, nur la gazetaro en la neŭtrala Hispanio raportis kiel unua pri tiu gripo; tial ĝi transiris al la historio (kaj al PIV) kiel "hispana". Multaj milionoj mortis dum kvar jaroj, precipe inter junaj homoj, pro la hispana gripo: ĝi estis la unua efektiva pandemio, kiu atingis eĉ Alaskon kaj forajn insuletojn en la Pacifiko.

Konkludo: se "hispana" estas kalumnia, "franca" aŭ "svisa" ne; kaj ankaŭ ne "ĉina" por la viruso de la nuna pandemio origine el Popola Ĉinio.

[HeKo 730 5-A, 19 mar 20]

S-ro Ardo komentarias:

La esprimo "ĉina viruso" portas fortan diskriminacion al ĉinoj. Ĉinaj esperantistoj bone scias, ke ĉiam ekzistas solidareco kaj amikeco inter esperantistoj tra la mondo, sed nun ni sentas ian mokon kun forta rasisma inklino en via komento. Kelkaj abonantoj skribis al mi pri la komento por esprimi siajn protestojn pro la maltaŭga esprimo.

La redakcio atentigas ke temas pri lingva, ne pri politika artikolo, kaj ke ĝi ne havas oficialan karakteron (kategorio A).

C-ano Bamberski komentarias:

Lasta programo de BBC igis min serĉi en la reto por kompreni, kial la viruso tiel eksplodis en Italio. La ŝlosilo estas ĉi tie: https://en.m.wikipedia.org/wiki/Chinese_people_in_Italy Multaj el tiuj ĉinoj revenis al Italio post la ĉina nova jaro. Oni ankoraŭ ne povas pri tio paroli tro laŭte.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0587 s s