Ekoficas la nova Kapitulo 2020-24
Sub la prezido de sen. Riichi Karibe, la nova Kapitulo ekoficas por la kvinjara mandato 2020-24. Komence ĝi konsistas el nur kvin membroj: tri viroj kaj du virinoj; estas nomumota sesa vickonsulo, pri socialaj aferoj.
Jen la listo de la responsaj pri la ekzekutiva povo: https://www.esperantio.net/index.php?id=23
Ili ĉiuj estas senatanoj, sed ajna civitano super la dekoka jaro povas fariĝi Kapitulano. Krome, en la plenumo de siaj delegoj ĉiu Kapitulano estas helpebla de ekstera asistanto.
La Kapitulo havas skajpajn kunvenojn, laŭ kunvoko de la Konsulo.
[HeKo 730 7-C, 21 mar 20]