Esperanta Civito

La ondo de la prokrastoj kovras jam junion


Kovras jam junion la larĝa ondo de la prokrastoj kaj nuligoj de la internaciaj kongresoj: laste ĝi tuŝis la PEN-konferencojn en Slovenio (aprilo) kaj Birmo (majo), kaj la naturamikan mondkongreson en Aŭstrio (junio).

Rezistas la aranĝoj kiuj koncernas nur nacian publikon, ekzemple la interlingvistika seminario en Salo' (Italio); sed por tiuj sufiĉas nuligi nur semajnon pli frue.

E@I rezignis pri sia poliglota kongreso en Pollando ĉi-printempe, kaj pluraj naciaj kongresoj, unuavice la hispana, estas jam prokrastitaj al aŭtuno.

La plej granda damaĝo ŝvebas super la kulmino de la kongresa sezono en Esperantio: la Junulara en Nederlando, la Universala en Kanado kaj la Sennacieca en Pollando riskas ne okazi. Se estus tiu bedaŭrinda stopo, finance plej suferus UEA, al kies kaso la kongreso alportas kvaronon de la jara enspezo; organize plej suferus SAT, en fazo de relanĉo. Dubinde ke temus nur pri prokrastoj: plej probable eĉ nuligoj, unuafoje ne pro milita stato.

Kultura Centro Esperantista anoncis neniun prokraston aŭ nuligon, eĉ ne pri la 6a Lingva Kolokvo komence de majo 2020, do des malpli pri sia somera programo.

[HeKo 731 1-A, 24 mar 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0411 s s 
  Total: 0.0543 s s