Esperanta Civito

La granda risko super Eŭropa Unio


Jean Monet kutimis diri ke la unuiĝo de Eŭropo formiĝas dum la krizoj. Kaj ĉar la nunan krizon alportis viruso el Popola Ĉinio, indas memori ke la ĉina ideogramo por "krizo" konsistas el du partoj, kun du specifaj signifoj: "danĝero" kaj "ŝanco". La danĝero estas evidenta, la ŝanco malpli.

La nuna krizo montras la mankon de komunaj eŭropaj servoj: civila protektado, migroflua strategio, kaj tiel plu, plus sufiĉa kapitalo por funkciigi ĉion ĉi. Kion estas faranta EU por helpi al la plej trafitaj membroŝtatoj? Simple ĝi permesas ke ili enŝuldiĝu pli. Estus kvazaŭ post katastrofa tertremo oni dirus al detruita civito: por rekonstrui vian urbon enŝuldiĝu pli multe, kaj tiel vi bankrotos pli frue.

La unuiĝo de Eŭropo pasas tra la disponeblo de la pli riĉaj helpi al la pli malriĉaj; certe germanoj ne ŝatas pagi por grekoj kaj italoj, sed Germanio devas memori ke, okaze de financa krizo, la kapitaloj iras de la pli malriĉaj al la pli riĉaj: oni aĉetas germanajn bilojn, kaj Germanio gajnas, pagante negativan interezon.

Se Eŭropa Unio ne funkcias tiurilate, la bezonanto serĉas helpon aliloke: Italio (la plej fidela al Usono dum la malvarma milito) sin turnas al Ĉinio kaj Rusio, Hispanio petas la intervenon de NATO; sed tiel profiliĝas novaj scenaroj en la internaciaj rilatoj, kiuj iom post iom marĝenigos Eŭropan Union.

La kredita krizo de 2008 kreis konsenton por la antieŭropistoj, des pli la migroflua krizo de la lastaj jaroj; tria krizo, nome la nuna, povus konduki al antieŭropisma majoritato ĉie, inkluzive de Francio kaj Germanio.

(Giorgio Silfer, vickonsulo pri financoj)

[HeKo 731 2-E, 26 mar 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0170 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0605 s s