Esperanta Civito

Elena Poniatowska intervjuis c-anon Giorgio Silfer


Gasto en ŝia domo en ĉarma, antikva kvartalo apud Coyoacan, c-ano Giorgio Silfer estis intervjuita de s-ino Elena Poniatowska pri indiĝenaj lingvoj, kadre de siaj kompetentoj en societo Dialogo (pri lingvaj juro kaj biodiverseco), la pasintan februaron. La intervjuo aperis preskaŭ tuj en la meksika ĵurnalo "La Jornada".

Ne ŝajnas normale ke vicprezidantino de PEN Internacia intervjuas simplan membron, el tre malgranda centro (la esperanta), kaj ne inverse. Sed s-ino Poniatowska (pro siaj politikaj ideoj kromnomita "la ruĝa princino") aparte aprezis la klerecon de la gasto, kaj pri lingva biodiverseco kaj pri la historio de Pollando.

La intervjuo, titolita "La senlima perdo de la denaskaj idiomoj", situis kadre de la inaŭguro de la Unesko-jardeko pri la indiĝenaj lingvoj. Kompreneble c-ano Silfer kaptis la okazon por paroli ankaŭ pri sia ĉefa literatura lingvo, nome esperanto.

"Inter tiom da lingvoj, kion signifas esperanto? Esperanto naskiĝis en orienta Eŭropo, en Varsovio. La unua gramatiko estis eldonita en la getto de Varsovio, 1887. Ĝi estas juna lingvo, kiu tamen havas jam konsiderindan literaturon. Ĝin iniciatis Doktoro Zamenhof, kaj el la malgranda nukleo de lia familio ĝi evoluis ĝis la atingo de familioj kiuj parolas ĝin jam dum kvar generacioj."

[HeKo 731 5-B, 28 mar 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0470 s s 
  Total: 0.0614 s s