Esperanta Civito

Someraj kongresoj randas al nuligo/prokrasto


En Esperantio la kongresa sezono 2020 proksimas al katastrofo, same kiel la tuta turisma mondo, pro la epidemio origininta el Popola Ĉinio. Somere eble saviĝos nur malgrandaj kursoj kiuj ne arigas pli ol kelkajn personojn, kiel la altnivelaj staĝoj de Kultura Centro Esperantista en Svislando; kaj probable okazos la aŭtunaj aranĝoj.

Ĝenerale la organizantoj prokrastas la limdaton por pli favoraj tarifoj: tiel ekzemple agis la LKK de la Internacia Junulara Kongreso (en Nederlando, komence de julio), kiu ĵus plilongigis la trian aliĝperiodon ĝis 21 majo 2020.

Ĝuste la nederlandanoj tamen decidis ne mendi busojn kaj rezervi por ekskursoj; ili eĉ rekomendas ne rezervi aŭ pagi la vojaĝon al IJK. "Ni kolektas informojn pri la situacio kaj kunsidadas por povi decidi tiam, kiam sufiĉaj informoj haveblas", klarigas LKK-cirkulero.

Tamen optimismo ne mankas: je la centa datreveno de la forpaso de Hector Hodler, c-ano Giorgio Silfer proponis al la TEJO-kongreso (kiu tuj akceptis) enprogramigi specifan prelegon kun lumbilda esploro pri la vivo de la granda Ĝenevano, kunfondinto de nia unua junulara gazeto: "Juna esperantisto". Tio ankaŭ kongruas kun la fakto ke Nederlando rekordas kiel gastiganto de Internaciaj Junularaj Kongresoj (TJO/TEJO mem naskiĝis en Nederlando).

[HeKo 731 8-B, 31 mar 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0586 s s