Esperanta Civito

"Mea culpa" de Ruggiero ne savas ALE


Pri Akademio Literatura de Esperanto (en kies membraro ĉirkaŭ kvinono de longe mortis) estrarano Nicola Ruggiero publike konfesas: "Mi kreis novan retejon jam antaŭ jaroj. Mi mem kulpas pri neĝisdatigo kaj esperas en la venontaj tagoj ĝisdatigi ĝin."

Publike replikas c-ano Carlo Minnaja, membro de ALE kaj de Esperanta PEN-Centro: "Jes, ŝanĝiĝis la membro-listo, pluraj forpasis; eble devus ŝanĝiĝi ankaŭ la celoj, kiuj parte surmetiĝas al Esperanta PEN-Centro, fondita dek jarojn pli frue. Sed ne nur necesas ĝisdatigi la hejmpaĝon, necesas vivigi la asocion, kolekti la siatempe deklaritan kotizon, nin nombri inter ni, elekti la estraron (kiu haltas de almenaŭ du mandatoj), komuniki kun la membroj..."

Efektive ALE estas politike indiferenta asocio, dum la Esperanta PEN situas en du tegmentaj subjektoj kun komuna politika engaĝo por homaj rajtoj kaj esprimlibero: PEN Internacia kaj la Esperanta Civito. Pri PEN indas memori ke ĝi eksigis la naziiĝintan germanan centron jam printempe 1933: UEA (tegmenta organizo por ALE) neniam havis tioman politikan kuraĝon, kun sia landa asocio en la Tria Regno. Jen interesa filmofragmento: https://www.youtube.com/watch?v=Wvg9EL58E7s

Plu plendas c-ano Minnaja: "Kiam de Spomenka Ŝtimec (estraranino) mi petis pri aŭspicio ŝi respondis, ke estas neeble ricevi oficialan respondon, ĝuste ja ĉar la asocio kuŝas en stagna stadio..." La (eterna) prezidanto de ALE (kaj de la jama Esperantlingva Verkista Asocio, faka asocio de UEA) estas d-ro Mauro Nervi.

[HeKo 731 9-A, 2 apr 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0763 s s 
  Total: 0.0917 s s