Esperanta Civito

Nova kvestoro kaj nova matrikulisto nomumotaj


La vickonsulo pri financoj proponis novan kvestoron por la mandato 2020-2024. La kasisto de la Parlamento ne okupiĝas nur pri la kuriaj kostoj, sed ankaŭ helpas organizi la vojaĝojn al urbo de la Senata sesio: scipovo de gravaj turismaj lingvoj, kiel la franca kaj la angla, estas tre oportuna tiurilate, apud sperto pri la seancoj de la Parlamento. Tial kandidatas c-ino Miroslava Kirova, nomumota per administra akto okaze de baldaŭa kunveno de la Kapitulo.

La vickonsulo pri internaj aferoj proponis novan direktoron por la Registra Instanco, esence grava por la disvolviĝo de la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito. En la koncerna dekreto troviĝas novaĵoj rilate la aplikon de Lex Lubomira (pri la Registra Instanco), interalie la definitivan kreon de nova fako, pri la personoj submetitaj al signalado. La kandidato al la posteno estas c-ino Manuela Blanco.

La unua tasko de la nova matrikulisto estos la produktado de novaj legitimiloj por la esperanta civitaneco.

[HeKo 732 5-C, 9 apr 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0570 s s