Esperanta Civito

Hodler kaj Jung honorindaj pioniroj en 2020


La "Tago de Ĉiuj Pioniroj", unu el la oficialaj festotagoj en la Esperanta Civito, ĉi-jare koincidas praktike kun du jubileoj, kiuj koncernas du gravajn pionirojn: la forpaso de Hector Hodler, kunfondinto de Universala Esperanto-Asocio, kaj la fondo de "Heroldo de Esperanto", fare de Teo Jung.

Plia datrevena koincido memorigas pri la unua gripviruso H1N1, kiun en 1918-20 oni nomis "hispana", kaj ĝia lasta varianto, kiun ni evitu nomi "ĉina".

Hector Hodler reprezentis la vizion de mondo en paco, laŭ la indikoj en la artikolo "Super" (januaro 1916). Teo Jung reprezentis la relanĉon de nia lingvo ("triumfonta") ĝuste en la plej grava el la venkitaj landoj. Hodler ne travivis la fiaskon de la internaciaj organizoj, kiujn li aŭguris: ĝin spertos kaj rakontos lia esperantista frato, Edmond Privat (1958). Jung travivis la tutan Esperantion de la dudeka jarcento, kaj estis grava atestanto de ĝia historia evoluo.

Du koncizaj, sed detalaj eseoj pri la granda Ĝenevano, respektive la jubileanta gazeto, aperis en la ĉi-monata numero de "Literatura Foiro".

[HeKo 732 7-C, 14 apr 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0582 s s