Konsulo Karibe kunvokis unuafoje la Kapitulon
La nova Konsulo, sen. Riichi Karibe, unuafoje kunvokis la Kapitulon al skajpa kunveno, okazonta merkredon 22 aprilo 2020 ekde 10h00 (mezeŭropa tempo). Al la kunveno estas invititaj ankaŭ lia provizora asistantino, c-ino Manuela Blanco, kaj la dojeno de la Lingva Komitato, c-ino Perla Martinelli.
La tagordo inkluzivas du internajn nomumojn (kvestoro kaj matrikulisto), la ekzamenon pri peto el SIPU kaj pri retkursa projekto de KCE kaj AEI, krome ekanalizon pri diversaj projektoj.
Neniu interpelacio aŭ interogacio estas anoncita. La Kapitulo ne traktos la demandon pri la venonta parlamenta sesio, ĉar tio estas unue traktenda fare de la Konsulo kaj la senataj grupestroj (sen. Lorena Bellotti por la majoritato, sen. Anna Bartek por la opozicio).
[HeKo 732 8-C, 16 apr 20]