Esperanta Civito

Katastrofo apud la Tanganika lago


"Natura katastrofo okazis dum la nokto de la 17a de aprilo 2020 en urbo Uvira, sudorienta Kongolando. La superfluo de la riveroj Mulongwe kaj Kahwizi, kaŭzita de la pluvo, multe da erozio, ventego kaj disfaligo de montoj mortigis multe da personoj kaj bestoj. Multaj domoj estis malkonstruitaj ĝis nerekoneblo. Multe da materialaj difektoj.

Oni jam trovis pli ol kvindek kadavrojn kaj aliaj ne ankorau estas trovitaj. La vunditaj homoj estis alportitaj al hospitalo. Ĉiuj niaj objektoj estis forportitaj per la rivero ĝis la Tanganika lago!

Mia domo kaj la domo kie mi instruas esperanton estis malkonstruitaj, pro tio ni ne scias kiel fari! La homoj pasigas nokton en lernejoj, remizoj kaj en preĝejoj pro dom-mankoj. Ni suferas pro malsato kaj manko de bona akvo, ĉar la akvrezervujo estis detruita.

Pluraj esperantistoj kaj iliaj familioj nun estas en la malbonaj kondiĉoj, pro tio bonvolu helpi nin dum tiu danĝera kaj malfacila tempo de diversaj katastrofoj. Bonvolu montri tiun mesaĝon al via esperanta asocio kaj al viaj intimaj amikoj de bonaj koroj kaj voloj, ĉar ni bezonas pri ilia helpo.

(c-ano Augustin Mbomba Kuluba, prezidanto de UEDU, paktinta establo)

Inter la viktimoj de la inundo estas ankaŭ c-ino Florence Mutambala; plej grave, ŝia patrino mortis, laŭ informo de c-ano Ramazani Amisi Nanjira. Por helpi la Uviranojn bonvolu kontakti: fonduso ĉe esperantio.net

[HeKo 733 7-B, 28 apr 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0715 s s 
  Total: 0.0854 s s