Esperanta Civito

Senata rezolucio pri Tibeto

La Senato de la Esperanta Civito, kunsidanta en Loklo (Svislando) en ordinara sesio la 23an de aŭgusto 2007,

aŭskultinte

la raporton de la Konsulo pri lastatempaj deklaroj koncerne Tibeton, ene de la esperanto-komunumo;

rimarkinte

ke la protesta deklaro de IKEL, subskribita de ĝia prezidanto, d-ro Daniele Vitali, la 30an de julio 2007, plene spegulas la opinion de la Senato, kongruante kun pli frua deklaro de la Konsulo;

rememorante

ke la Civito en januaro 2007 esprimis sian solidarecon al Dalai Lama, post la rifuzo de enirvizo al Kenjo fare de la lokaj aŭtoritatoj, rifuzo kiu malhelpis Lian partoprenon en la Monda Socia Forumo;

ĝojante

pro lastatempa feminisma demarŝo de Dalai Lama, kiu deklaris ke ankaŭ virino povus okupi Lian postenon, kaj ne nur viro, kiel ĝis nun;

decidas

1) igi propra la menciitan tekston de d-ro Vitali/IKEL, aneksitan al ĉi tiu rezolucio kiel integran parton;

2) komisii al la Kapitulo la taskon oficiale rilati kun Dalai-Lama kaj la subjekto de internacia juro de Li kunfondita ekster Tibeto, cele al reciproka agnosko.

(unuanime aprobita, sen la partopreno de la Ruĝa grupo en la baloto)

* * * * *

Noto de la redakcio: UEA (legu: ĝia estraro aŭ/kaj komitato) neniam distanciĝis de la publika deklaro favora al la agreso kontraŭ Tibeto, deklaro farita de la prezidanto de UEA. Sekve kaj jure, la deklaro de la prezidanto (nun prezidinto) restas la sola vidpunkto pri la temo, esprimita fare de Universala Esperanto-Asocio.

[HeKo 337 6-C, 27 aŭg 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0561 s s