Esperanta Civito

Sukcesa 6-a Lingva Kolokvo de KCE


Hodiaŭ disvolviĝis en Ĉaŭdefono la 6a Lingva Kolokvo de KCE, kun la partopreno fizika, virtuala aŭ per skriba kontribuo de dek du personoj. Inter ili tri prelegantoj (Perla Martinelli, Giorgio Silfer kaj Andres Bickel), eminenta leksikografo (Carlo Minnaja), sume kvin membroj de la Lingva Komitato kaj eĉ la Konsulo de la Esperanta Civito el Japanio.

Kadre de la ĉeftemo "PIV kvindek jarojn poste" d-ino Perla Martinelli informis pri la evoluo de la Gastona (1970) al la Duka (2002), inkluzive de postkulisaĵoj. Andres Bickel prezentis tre interesan, unikan statistikan studon pri la ofteco de vortoj en PIV: ĝi estos legebla en "Literatura Foiro". Giorgio Silfer retrospektivis pri la eldonejaj kaj aŭtoraj trajtoj en PIV, kio influis la strukturon de la vortaro. Li ankaŭ traktis la du esencajn kritikojn kontraŭ la vortaro: la aplikado de la kategorieco de la radikoj unuflanke, la atakoj de la bonlingvanoj aliflanke. Al ili aldoniĝas la malsufiĉa registrado de vortoj je komuna uzo en la esperanta mikrosocio: ekzemple, se iu legus artikolon de Hector Hodler en la UEA-organo de 1913, kaj poste intervjuon al sen. Riichi Karibe en "Literatura Foiro", tiu ne povus kompreni ilin, ĉar PIV registras du signifojn por la vorto "konsulo", anstataŭ kvar.

Tomasz Chmielik, prezidanto de Esperanta PEN-Centro, skribe kontribuis pri frazeologio, larĝigante la temon al beletra tradukado. Danke al esploro de Claude Gacond, eblis ankaŭ malgranda omaĝo al Hector Hodler (kiu interalie enkondukis la novan sufikson -I- anstataŭ -UJ- por la landnomoj).

La aranĝoj en Ĉaŭdefono daŭros morgaŭ per la Asembleo de Kultura Centro Esperantista

[HeKo 733 9-B, 1 maj 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1212 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.1657 s s