Esperanta Civito

En la nesto de KCE la festo pro la Manifesta jubileo


La Asembleo de Kultura Centro Esperantista okazis hodiaŭ kvorume en Ĉaŭdefono: rimarkinda la partopreno de la delegitoj de Esperanta PEN-Centro, Feminisma Esperanta Movado kaj Esperanta Naturamikaro; ne ĉeestis la prezidantino de LF-koop, sen. Marie-France Conde Rey. Unuafoje partoprenis la KCE-Asembleon c-inoj Raya Androvska kaj Manuela Blanco.

Post la unuanima aprobo de la raportoj, la Asembleo konfirmis c-anon Giuseppe Pranzo Zaccaria kiel delegiton ĉe la Forumo de la Esperanta Civito, kaj donis al la Komitato la rajton nomumi la duan forumanon. Ankaŭ sen. Lorena Bellotti estis konfirmita kiel ĉefa reprezentanto de KCE ĉe la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo. Apartan gratulon ŝi ricevis, ĉar kadre de la ALTE-komisiono pri lingvotestado al enmigrintoj kaj rifuĝintoj KCE ricevis de la Konsilio de Eŭropo la komision traduki la koncernan dokumenton: la esperantigon faris sen. Giorgio Silfer. Ankaŭ la progreso de "Heroldo de Esperanto" kaj la partnereco kun Afrika Esperanto-Instituto ricevis unuaniman aprobon.

KCE aprobis la inviton de sia junulara komisiono al TEJO por la okazigo de la Internacia Junulara Kongreso 2021 en Ĉaŭdefono. Anstataŭ Svislandon la estraro de TEJO preferis insuleton en la Pacifiko, sed Korea Esperanto-Junularo ĵus rezignis: duan fojon en nur kelkaj monatoj azianoj rezignas -- unue en Tajlando kaj due en Koreio.

La perspektivoj por 2020 restas malfacilaj, pro la pandemio kiu suferigas ankaŭ la esperantan popolon, precipe pro la fermo de la landlimoj. Sed la someraj aranĝoj estas konfirmitaj, kaj eĉ aldoniĝis, fine de julio, la festo pro la smeralda jubileo de la Manifesto de Raŭmo, prizorgota de Studenta Esperanta Ligo.

[HeKo 734 1-B, 2 maj 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0678 s s 
  Total: 0.0822 s s