Esperanta Civito

Du financaj fondumoj en komparo: ESF kaj FPEF


Esperantic Studies Foundation en Usono kaj Pro Esperanto en Svislando estas la plej konataj financaj fondumoj en Esperantio. La unua fondiĝis en 1968 kaj, krom epizoda prezido de d-ro Mark Fettes (kiu samtempe prezidis la Universalan Asocion), ĝi estas praktike regata de prof. d-ro Humphrey Tonkin de post duona jarcento. La dua ekestis kiel fonduso samtempe kun la Esperanta Civito, sed estis oficialigita per notaria akto en 2010; de tiam ĝi havis du prezidantojn, kiuj principe koincidas kun la Konsulo de la Esperanta Civito aŭ ties delegito: laste c-ino Marie-France Conde Rey.

Kiel oni scias, fondumoj ne havas asembleon kiu aprobas la bilancon kaj elektas la estraron: la fonduma konsilio simple kooptas siajn membrojn kaj submetas siajn financojn al kontrol-instanco. En la kazo de FPEF la kooptado implicas la konsenton de la Kapitulo, ĉar plejsupras la politika povo de la Esperanta Civito; por ESF, malgraŭ forta rilato al Roterdamo, tute ne gravas la opinio de la UEA-estraro, rilate la konsiston de ĝia konsilio. Metafore: FPEF estus kvazaŭ iu oficiala ŝtata banko, ESF kvazaŭ privata kreditinstituto; neniu el la du estas efektiva banko laŭ jura statuso, kvankam almenaŭ la svisaj leĝoj faciligus ĝian transformon en alternativan bankon, kia estis efektive fondumo Gastejo Edmond Privat, antaŭ sia likvidiĝo.

Malsamaj estas la celoj de la du fondumoj. La statuta celo de FPEF estas "disponigi al la monda esperantlingva komunumo, laŭ la principoj de la Esperanta Civito, la rimedojn por propulsi kaj garantii la disvolvon de tiu komunumo en la sektoroj socia, financa kaj konstrua, inkluzive de la subteno al mikrokredito en la Tria Mondo". ESF celas "antaŭenigi sciencan esploradon kaj dialogon pri demandoj ligitaj al la mondaj lingvoproblemoj kaj lingvopolitiko, inkluzive de Esperanto": se la profilo de FPEF estas prioritate investa, tiu de ESF privilegias sciencan esploradon.

La financaj rimedoj de FPEF estas tiuj preskribitaj de Lex Argentaria: la ideo proksimigi ĝin tipologie al islama banko estas nun konsiderata. ESF kolektas donacojn kaj legacojn: dum jardekoj ĝi pli-malpli vegetis, ĝis la alveno de grava heredaĵo (vilao en Kalifornio), kiu benis ĝin anstataŭ landa asocio. ESF investas praktike ĉion en valorpaperoj, kun la riskoj de la borsa fluktuado: perdinte tiel 600.000 dolarojn, fine de 2018 ĝia kapitalo atingis 3.200.000 proksimume; certe ĝi frontos grandan perdon en 2020, kiel ĉiuj investintoj en valorpaperoj. FPEF investas preskaŭ nur en nemoveblaĵoj, kies (kun)proprieton ĝi lasas al la paktintaj establoj (nur unu domo estas plene konsorcia); konsekvence ĝia movebla kapitalo estas ege pli malgranda ol tiu de ESF, sed ankaŭ ege pli sekura, kaj konstante kreskanta pro la valoriĝo de la nemoveblaĵoj (kondiĉe ke oni atentu pri la evoluo de la merkato).

La strukturo (kaj la administrado) de FPEF estas multe pli simpla ol tiu de ESF: kvazaŭ oni komparus liliputan Svislandon al giganta Usono; tamen la unua ne misfartas, kompare kun la dua. La pli intima rilato inter FPEF kaj la Esperanta Civito kaŭzas ke financa krizo en la unua povus kompromiti la duan; dum eventuala bankroto de UEA ne damaĝus la Tonkinan, kiu tamen havas grandan demandosignon: kio post la ĉiama (sed ne eterna) Tonkin?

[HeKo 734 3-A, 4 maj 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0451 s s 
  Total: 0.0593 s s