Esperanta Civito

Kiom eŭropisma estas Esperantio?


Antaŭ precize sepdek jaroj Robert Schuman, franca ministro pri eksteraj aferoj, per publika deklaro prajmis la procezon kiu kondukos ĝis la nuna Eŭropa Unio. Tial la Naŭa de Majo estas konsiderata la Eŭropa Tago, kaj en multaj lernejoj de la kontinento oni celebras ĝin per prelego, konkurso, ekspozicio.

Sed kial la 9an de majo? Ĉar ĝi estas la lasta tago antaŭ la 10a, nome la limdato kiun Usono fiksis por ke Francio trovu manieron politike kaj ekonomie envolvi okcidentan Germanion en aliancon. La francoj hezitis ĝis la lasta momento, kaj fine cedis, ankaŭ danke al la sagaco de Konrad Adenauer.

Kion faris la esperantistaro antaŭ kaj post tiu historia dato? Multon, laŭ ĵusa gazetara komuniko de la Universala, kiu unuafoje alprenas pozicion specife favoran al EU, kaj mencias pionirojn (Hodler, Zauner...) kaj establojn (AEK, EEU, EDE...) kiuj aŭguris la ideon de unuiĝinta Eŭropo aŭ kontribuis al ĝia firmiĝo en la ĝenerala opinio. Kompreneble oni ne povas mencii ĉiun sed, plej bizare, UEA forgesas la subjekton kiu plej profitas el la ekzisto de EU kaj certe ne atendis la hodiaŭan tagon por esprimi sin favore al EU: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kiu sen la mono de EU (por projektoj, aranĝoj, volontuloj, oficistoj) ne povus ekzisti.

Ankaŭ la eŭropismo de la Esperanta Civito estas forgesita en tiu komuniko, kvankam ĝi daŭras delonge, laŭ la nombroj en la Senato: la Verda kaj la Blanka listoj sin esprimis kiel programe kongruajn al la unueco de Eŭropo (kaj ankaŭ tiu de Afriko), dum la klasbatalaj ruĝanoj taksas la Union negative (sed depost 2016 ili ne plu sidas en la Senato).

Aliflanke, ne mankas kritikoj, ĉe Civitaj parlamentanoj, kontraŭ la evoluo de Eŭropa Unio. Multe pli interesa kaj subteninda ŝajnas la laboro de la Konsilio de Eŭropo, batalanta por homaj rajtoj, organizanta la Eŭropan Tagon de la Lingvoj, konstruinta la Komunan Eŭropan Framon de Referenco por lingvotestado. Sin turnante al EU per siaj sloganoj, anstataŭ KdE, Roterdamo montras certan strategian miopion. Sed ĝi povas ĉiam imiti la elektojn de la Esperanta Civito, kiel ĝi faris pri KEFR (nome KER, kiu tamen ne signifas Komisionon por Eksteraj Rilatoj: plia maniero ignori TEJOn kaj ties valoran historion, bedaŭrinde).

[HeKo 734 7-E, 9 maj 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0362 s s 
  Total: 0.0516 s s