Esperanta Civito

La Registro ordigis la blazonan fakon


Laŭ la art. 7, par. 4 de la Konstitucio, rilate al la blazono de la Esperanta Civito "personigo de la insignoj eblas sur la verda kampo, per moto, siglo aŭ bildo prefere blanka". Establoj povas do havi propran blazonon, surbaze de la Civita: la blazonoj estas registrendaj ĉe la Registra Instanco, blazona fako.

Laŭ la ĵusa raporto de la matrikulisto, dek ok paktintaj establoj registris siajn blazonojn. Temas pri HdE, KCE, LF, LF-koop, IIC, PEN, E-Ch, ASSI, FEM, STELO, SIPU, HEK, ENa, SSBV, FAR, KEA, IEK, AEI. Tri subjektoj deponis siajn blazonojn, sed ĉi tiuj ne estas jam registritaj, pro diversaj kialoj: Civila Esperanta Servo, Dialogo, Esperantista Domo de Kulturo "Ivan Kirĉev". Nur unu eksigita establo (AEU) registris sian blazonon. Se paktinto ne vidas sian siglon en la listo, ĝi bonvolu tuj kontakti la Registron.

En sia raporto la matrikulisto levas la demandon pri la proprieto de la blazonoj. La demando solveblus kadre de kompletiga amendo al la leĝo pri la simboloj (Lex Signorum), kiu normigas la uzon de la flagoj en Esperantio, sed ne tiun de la blazonoj. Krome estas traktenda la statuso de la simboloj de tri kandidatlistoj por la Senato (verda, blanka kaj ruĝa; kvara, aktiva nur en septembro 2001, nevalida pro malsufiĉa nombro da nomoj, neniam liveris sian insignon).

Por la realigo de la blazonoj estas dankinda la grafika servo de LF-koop, specife gec-anoj Andrea Lago kaj Perla Martinelli.

[HeKo 735 3-C, 18 maj 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0122 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0739 s s 
  Total: 0.0862 s s