Esperanta Civito

Roterdamo promesas Universalan Kongreson en Afriko


"UEA pretas en la venontaj jaroj kongresi en Afriko, nia lulilo, kaj tiel ebligi al homoj de la tuta mondo kunfratiĝon en la plej bona afrika etoso, per kiu afrikanoj normale festas tiun ĉi tagon. Vestitaj per grandiozaj tradiciaj kostumoj, homoj de pluraj landoj okazigas spektaklojn kaj festivalojn ĉirkaŭ kulturo, gastronomio kaj diverseco de kutimoj en la kontinento". Tiel heroldas ĵusa gazetara komuniko el Roterdamo. Kiel efikos Afrika UK al la struktura deficito de la Universala?

La komuniko omaĝas al la hodiaŭa Tago de Afriko, kaj emfazas la gvidan rolon de s-ro Jeremie Sabiyumva, kiu fariĝas la plej fama afrikano, en pozicio pri kiu ekzistas nur unu precedento: c-ano Koffi Gbeglo. Ĉu post kelkaj jaroj Roterdamo traktos la duan famulon kiel ĝi traktis la unuan?

La komuniko, legebla en uea.org, enhavas ankaŭ interesan politikan orientiĝon: ĝi celebras la rolon de Organizo por Afrika Unuiĝo (nun Afrika Unio), kun akcentoj eĉ rande al historia malprudento.

[HeKo 735 8-A, 25 maj 20]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0167 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0599 s s