Esperanta Civito

La junia Heroldo aktualigas interesajn debatojn


"Heroldo de Esperanto" n-ro 2309 (junio 2020) estas en la leterkesto de siaj abonantoj, kun interesaj kontribuoj al diversaj debatoj: pri financoj en Esperantio, pri raŭmismo, pri indiĝenaj lingvoj, pri onomastiko. Aldone multaj informoj el la esperanta mondo, precipe la konsorcio de la Pakto.

Pri indiĝenaj lingvoj abunde raportas la paĝo de Tutmondaj Voĉoj, dum pri onomastiko viglas interesa debato inter Suso Moinhos, Carlo Minnaja kaj Goncalo Neves koncerne la esperantigon de toponimo.

Gary Mickle verkis profundan komentarion pri la Manifesto de Raŭmo, kaj pri la tuta raŭmisma fenomeno sagace skribis Ferdinand Cesarano. En ĉiuj kazoj estas rimarkinda la strebo de HdE savi el la efemero valorajn tekstojn legeblajn nur dum kelka tempo en virtualo.

Certe vi legos ankaŭ pri la aktiveco de KCE kaj aliaj paktintaj establoj, interalie komparon inter Esperantic Studies Foundation kaj fondumo Pro Esperanto.

HdE revenis al la amplekso de la epoko sub LF-koop; ĉu ĝi reakiros ankaŭ trisemajnecon, anstataŭ la nuna monateco? Tio dependos unuavice de la ricevataj abonoj kaj donacoj: bonvolu kontakti la eldonejon kaj posedanton, kce ĉe esperantio.net>br />
[HeKo 736 8-B, 7 jun 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0413 s s 
  Total: 0.0549 s s