Esperanta Civito

Senatokonsulto pri la pandemia konjunkturo


Sen. Riichi Karibe, Konsulo de la Esperanta Civito, vokis hieraŭ al senatokonsulto pri la pandemia konjunkturo en Esperantio, konforme al la art. 28 de la Senata Reglamento. Senatokonsulto estas telematika kunsido de la Senato, pri unu sola kaj klare indikita temo. La Konsulo enkondukas la diskuton, fiksas la limdaton por la sinesprimoj kaj eltiras la konkludojn. La rajton partopreni kaj la devon interveni havas nur la senatanoj.

En sia enkonduka raporto, la Konsulo deklaris ke "La pandemio ekinta en Popola Ĉinio dum aŭtuno 2019 mortigis multe malpli da homoj ol la 'hispana gripo' en 1918-20 kaj malpli ol la 'azia gripo' en 1958. Tamen ĝi kaŭzis fortajn perturbojn en multaj socioj kaj influis negative eĉ la esperantistaron: sufiĉas mencii la fakton ke la 2020a estos la unua tute senkongresa jaro post la fino de la dua mondmilito. La pandemio montris ke Esperantio estas parto de la mondaj komunika, vojaĝa kaj turisma sistemo ĝis tioma grado ke, unuflanke, ĝi estis tute paralizita, dum aliflanke ĝi profitis kaj disvolvis la relativan avangardecon en la telekomunikado ĉe diasporo forte konektita rete."

Laŭ la Konsulo tamen "Kompare kun la antaŭaj epidemioj, la nuna kaŭzis trud-izolon, fermon de landlimoj, krizon al la komunuma vivo, altigon de la senlaboreco kaj restrikton de la persona libereco ĝis nivelo nekonata en la demokratioj post la dua mondmilito. Specife la restriktoj al la persona libereco endanĝerigis la civilajn rajtojn kaj favoris la kreskon de degeneraj fenomenoj kiel rasismo, malrespekto al la memdeterminado, diktaturaj trajtoj en fragilaj demokratioj."

La Senato ekzamenas nun projekton de rezolucio, direktota ankaŭ ekster Esperantion. Limdato por la senatokonsulto estas la 25a de junio.

[HeKo 737 3-C, 15 jun 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0703 s s 
  Total: 0.0850 s s