Esperanta Civito

Denove eŭropan(in)o prezidos TEJOn


La Komitato de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo baldaŭ elektos la novan Estraron (por unujara mandato). El la eliranta rekandidatiĝas nur du: la vjetnama BUI Hai Mung (kasistino) kaj la brazila Karina Goncalves de Souza de Oliveira. Pliaj du virinoj revenus post mandata paŭzo: Charlotte Scherping Larsson kaj Konstanze Schoenfeld.

La Komitato unue decidos pri la nombro da estraranoj (inter sep kaj naŭ), sekve balotos pri la diversaj postenoj. Tial ke TEJO aplikas la saman proceduron de UEA (eĉ pli strikte centralisman) la rekomendoj de la elekta komisiono ne lasas grandan marĝenon al surprizoj, malgraŭ konkurenco de kandidatoj por la du ĉefaj postenoj.

Tre probable Scherping Larsson venkos super Carlos Pesquera Alonso kiel prezidanto (ĉiukaze el Eŭropo) kaj Schoenfeld venkos super Rogier Huurman kiel ĝenerala sekretario. Certe BUI Hai Mung (pseŭdonime Feliĉa) estos konfirmita kiel kasisto, kaj preskaŭ certe ankaŭ Karina de Oliveira restos en la Estraro. Se Pesquera kaj Huurman ankaŭ estraraniĝos (kiel vicprezidantoj?), eĉ en naŭopo restos malmulte da spaco por la ceteraj ses kandidatoj.

La elekta komisiono specife rekomendas la nomojn de Manuela Burghelea kaj Klara Ertl; krome ne estas imageble ke, post tioma engaĝo en Afriko, mankus afrikano: Nicolas Kasolene el Kongolando. Inter la fiaskontaj kandidatoj restus interalie iu B-Komitatano (ĵus rekomitatanigita nur pro apenaŭa sufiĉo da kandidatoj: en la nova Esperantio oni tamen okazigus la baloton), konata pro konfliktemo kaj kritikemo, sed neniam memkritikemo: li pretendus responsi pri kunordigado kaj ekspansio de landaj sekcioj, dum li ne sukcesis varbi du pliajn personojn por fondi la TEJO-sekcion en sia propra lando...

[HeKo 738 1-A, 28 jun 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.0550 s s