Esperanta Civito

La julia Heroldo (2310) atentas pri PIV


La julia numero de "Heroldo de Esperanto" (2310) survojas al sia abonantaro, akurate kiel kutime. La unua paĝo emfazas la rolon de Plena Ilustrita Vortaro, per mesaĝo de la Lingva Komitato okaze de ties ora jubileo kaj per artikolo pri la presata lasta eldono. Aldone trafaj informoj pri la evoluo de la ĉefaj internaciaj subjektoj en nia diasporo: la Junulara, la Universala, la Sennacieca, la Esperanta Civito.

Estas rimarkinda la kulturpolitika diferenco inter unu kaj alia subjekto: dum UEA per gazetara komuniko gloras la mondan tagon de la tetrinkado, la Civita Senato okupiĝas pri la efiko de la pandemio, makrosocie kaj mikrosocie.

Multas la informoj pri KCE kaj aliaj paktintaj establoj, sed impresas ankaŭ la debato pri literaturĝenra temo (precipe inter Mao Zifu kaj Gerrit Berveling) kaj la opinioj pri la Manifesto de Raŭmo (ĉi-foje de Jose' Antonio Vergara).

Tuta paĝego estas dediĉita al la novaĵoj el "Tutmondaj Voĉoj": ĉi-numere pri la perspektivoj post la pandemio kaj pri perforto al knabinoj en Argentino.

La monatan gazeton "Heroldo de Esperanto" posedas, eldonas kaj administras Kultura Centro Esperantista. Ĝi estas abonebla kontraŭ libera donaco (sed necesas triona speso por kovri la kostojn de la produktado kaj ekspedo dum tuta jaro). Provekzemplero mendeblas ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 738 3-B, 1 jul 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0173 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0430 s s 
  Total: 0.0604 s s