Esperanta Civito

TEJO replikas al skandalisma retgazeto


Dimanĉon la 12an de julio 2020 aperis artikolo en "Libera Folio" pri 'kuranta' esploro de Eŭropa Unio (EU) pri la membronombro de TEJO. Ni bedaŭras, ke la redaktoro ne konsultis la estraron de TEJO antaŭ la publikigo de la artikolo, malgraŭ kunlaborado en la pasinteco kaj la konvencio, ke ĵurnalistoj almenaŭ provu peti de respondeculo respondon antaŭ ol aperigi artikolon por konservi teman neŭtralecon. Tiel la afero iĝus multe pli klara, interalie pri la fakto ke temas pri pasinta kaj ne aktuala okazaĵo. Ni volas nun pli longe reagi.

Sekvante la septembran artikolon en "Libera Folio" pri la membronombro de TEJO, iu registris formalan plendon ĉe la Travidebla Registro de EU. Laŭ siaj internaj reguloj, la instanco devas nepre reagi al ĉiuj plendoj ĉi tiaj, kaj tial kontaktis la TEJO-respondeculojn. Ni donis ĉiujn informojn necesajn, klarigis pri la membrostrukturo de TEJO, kaj interkonsentis pri la forigado de la membronombro en la registro, anstataŭigante tiun nombron per la listigo de la landaj kaj fakaj sekcioj de nia organizaĵo. Tiel, nun klare montriĝas en la datumoj, ke TEJO estas ombrela organizo en kiu membras niaj landaj kaj fakaj sekcioj.

La Eŭropa Komisiono kaj la Eŭropa Parlamento starigis la Travideblan Registron de EU por reguli la lobiadon de organizoj ĉe EU-instancoj. La plendojn traktas speciala oficejo kiu nomiĝas Komuna Sekretariejo pri Travidebla Registro (JTRS). Ties rolo estas trakti plendojn de homoj pri supozata malĝusteco de informoj deklaritaj en la Registro. Pro la relativa lingva neatingeblo de informiloj en Esperanto flanke de la ĝenerala publiko, la Sekretariejo decidis trakti la plendon serioze timante breĉojn pri travidebleco kiujn nur esperantistoj povus detekti. Tiel, ĝi tuj petis informojn al TEJO por pluesplori la kialojn de la plendo, la strukturon de la organizo kaj petis ĝisdatigon pri la informoj deklaritaj en la registro. Post pluraj korespondoj inter TEJO kaj JTRS, la rezulto estis forigo de membrokvanto kaj enmeto de la kvanto kaj nomoj de landaj kaj fakaj sekcioj. La enketo estis starigita per JTRS je la 21a de oktobro 2019; tiam estis informitaj la oficisto pri Eksteraj Rilatoj kaj la Estraro de TEJO. La temo estis levita dum la KomitatKunsido okazinta dum la 11a JES kaj protokolita poste. La esplorado finiĝis la 31an de januaro 2020, per mesaĝo kiu tekstas jene: ?Please note that the complaint TR-C-2019-96 is now closed? [Bv. rimarki, ke la plendo TR-C-2019-96 estas nun fermita]. Tiu mesaĝo estas alkroĉita. Ni bedaŭras ke ni ne pli frue informis la Komitaton [de TEJO] pri la fermo, post kiam la plendo estis menciata dum pasinta komitatkunsido dum JES, ni prioritatigis nian agadon alimaniere ĉar neniu el ni antaŭvidis ke jam fermita kazo ĉi-maniere reaperus.

La Travidebla Registro de EU tute ne prizorgas subvenciojn. Por pli klarigi la temon, ni tamen sendis en nia respondo la priskribojn pri TEJO kiujn ni uzis en ĉiuj subvenciproponoj ekde 2014. Neniam la kvanto de membroj estis uzata en ajna priskribo de nia organizaĵo. Konsiderante ke la Travidebla Registro de EU entute ne pritraktas subvenciojn, laŭ siaj ordinaraj proceduroj ĝi plusendis la dokumentaron al la respondeca instanco de la Unio. Ĝis nun, neniu peto venis pri ajna plia enketo pri la membrokvanto. Tio ne surprizas ĉar la membrokvanto estas neniel kriterio por akiri difinitajn subvenciojn.

La EU-instancoj plene kontentiĝis pri la respondoj donitaj; de januaro ĝis nun, neniu plia komuniko pri la temo atingis TEJOn. Do, se skandalo estas, ĝi ne troviĝas en TEJO sed anstataŭe en la konduto de iu, kiu ne nur senbaze misfamigis TEJOn, sed post klarigo flanke de EU, provas nun prezenti malnovan informon kiel aktualaĵon. La vortumo 'esploras' anstaŭ -is, kvankam simpla, estas absolute malprava. Aldone al tio, la dato de subskribo de JTRS de la dokumento publikigita en "Libera Folio" estas kaŝita, sed klare videblas UTC+1. Tio signifas ke la letero estis jam sendita iam antaŭ la 29a de marto 2020 kiam Bruselo sekvis tiun horzonon. TEJO bonvenigas kritikojn kaj travideblon pri la funkciado de la organizo al la ĝenerala publiko, tamen konsideras la enhavon de la artikolo neatinganta tiun celon pro misuzo de pasintaj informoj kiel aktualaj.

Pri la ĝenerala temo pri la Travidebla Registro, subvencioj, membroj, eksteraj rilatoj, estas ampleksa klarigo de antaŭa respondeculo pri eksteraj rilatoj ĉi tie: http://bit.ly/TEJO-membraro (mesaĝo sendita al la komitato de TEJO la 10an de septembro 2019, 21:12 CEST).

(Joop Kiefte, Prezidanto de TEJO - Mounir Abjiou, Vicprezidanto de TEJO)

Komentario: La respondeca redaktoro de LibFol nomiĝas Kalle Kniivilae: li estas "persona non grata" ĉe Feminisma Esperanta Movado ekde 2004, kaj ĉe la Esperanta Civito ekde oktobro 2005. La misfamigo kontraŭ TEJO tempe koincidas kun la unua Komitata sesio, elektonta la novan estraron de la Junulara, por kiu kandidatas ankaŭ du kunlaborantoj de LibFol: Rogier Huurman kaj Robert Nielsen.

[HeKo 738 8-A, 12 jul 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0646 s s 
  Total: 0.0800 s s