Esperanta Civito

Virtualeco ne superas realecon


Rezigno aŭ eĉ malpermeso pri reala kongreso aŭ komitatkunveno ne kondukas al la esperata pli amasa partopreno per virtuala. Se tio estas specife vera por aranĝoj kiel la junularaj, kion esperi de la ceteraj?

Laŭ oficiala statistiko, en julio 2020 la duan virtualan sesion de la Komitato de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo partoprenis 6 estraranoj el 8 kaj 25 komitatanoj el 32; sed en julio 2019 la saman sesion fizike partoprenis 5 estraranoj el 6 kaj 34 komitatanoj el 37: la partopreno en la virtuala kunveno estas 77,50% kontraŭ 90,70% en la reala.

Simile seniluziiga estas la partopreno en la TEJO-kongreso: en Nederlando 2020 ĉeestis virtuale ne pli ol la aliĝintoj en Slovakio 2019, precipe se temas pri laborgrupoj aŭ fakaj kunvenoj. Komentarias d-ro Francesco Maurelli, kunsidestro: "Klaras laŭ mi ke reto efektive helpis la partoprenon de pli da malsamaj homoj en la komitatkunsido. Aliflanke pro bona laboro pri anstataŭoj pasintjare, kaj eblaj nunaj retkonektproblemoj aŭ aliaj okupoj, en 2019 preskaŭ ĉiuj landaj sekcioj estis reprezentataj, male ol en nia unua sesio 2020".

Kial al virtualaj kunvenoj ne aliĝas pli da homoj ol al realaj? C-ano Alessio Giordano, 23-jara studento, ne aliĝis ĉar li trovas neakcepteble ke oni petu aliĝkotizon por virtuala evento. C-ino Manuela Blanco deziris renkonti homojn en efektiva kongresa etoso, kaj malaliĝis al IJK. C-ano Giorgio Silfer proponis prelegon kun diversaj bildoj pri la junulmovada pioniro Hector Hodler (centjariĝo de la morto), kaj la nederlanda LKK akceptis ĝin; sed kiam rezultis ke li ne kotizis al la virtuala kongreso, la programero estis nuligita.

Certe virtualeco utilas por iuj kategorioj: ekstereŭropaj izolitoj kaj hikikomoroj, ekzemple. Sed samcerte ĝi misefikas al la homoj kiuj serĉas kongreson, ĉar la proponata surogato ne estas kongreso.

[HeKo 739 6-A, 26 jul 20]

Komentarias d-ro Francesco Maurelli:

Kiel mi ***klare*** informis en la publika komitata listo (kiu estis la fonto de via komuniko), pasintjare 8 homoj havis 2 voĉojn. Tio signifas ke 16 landaj/fakaj sekcioj estis reprezentataj de 8 individuoj. Se vi konsideras ka kvanton da individuaj aktivuloj kiuj partoprenis la komitatkunsidojn, absolute aŭ proporcie, vi vidas klare ke la virtualaj komitatkunsidoj permesis al pli da homoj partopreni. Ankaŭ la kvanto de anstataŭantoj ĝenerale (ne nur ligita al la homoj kun pli ol unu voĉdono) estas tre limigita kompare al pasinta jaro, kaj tio ankaŭ estas tre pozitiva afero. Decidojn faru laŭeble la komitatanoj, kiuj laboras tutece tra la tuta jaro pri la agado de la asocio, kaj ne hazardaj anstataŭantoj kiuj estas en kongreso (kaj kiuj foje malfacile povas kontakti la organizon kiun ili reprezentas por koni ties opinion). La retaj komitatkunsidoj de TEJO estis pli partoprenitaj kvante, kaj pli partoprenitaj far la ĝustaj homoj. La aliro al reto en la diversaj komunikoj de esperantio.net estas bedaŭrinde ofte malmoderna kaj praa ĝenerale, ridinde kontraŭmaŝina aliro kvazaŭ "luddista" kiu jam estis spertita dum la unua industria revolucio. En la nuna pandemia kunteksto, ĝi randas komplotemon kaj sansabotadon. Pri la rimarko de Alessio Giordano, ĉiu plene rajtas decidi kompreneble al kio aliĝi laŭ propraj preferoj. Sed mi tre scivolus de kie venas la miskoncepto ke reta evento okaziĝas magie el la ĉielo, sen ajna elspezo homa, rimeda, kaj mona. Rifuzi pagi por virtuala evento estas tute simila elekto kiel rifuzi pagi por kinejo, ĉar ne estas "veraj" homoj kiel en teatraĵo. Respektinda pozicio, kompreneble, sed iom ridinda. Estas bedaŭro ke la publiko de IJK ne povis aŭskulti la kontribuon de Giorgio Silfer, sed reguloj validas por ĉiuj. Eblis ankaŭ aliĝi per senpaga kotizo, kaze de nepagipovo - kio estis vaste uzata far junuloj el multege da landoj.

La redakcio de HeKo respondas:

1) Estraranoj ne rajtas delegi al alia: tial, se en 2020 partoprenis 6 el 8, kaj en 2019 ili estis 5 el 6, evidente la virtuala ne superis la realan. 2) La vidpunkto de la redakcio pri la pandemio koincidas kun la rezolucio unuanime aprobita de la Senato de la Esperanta Civito. 3) Pri personaj opinioj ĉiuj mem responsas; publikigi ilin estas utile por la TEJO-gvidantoj, kiuj erarus ne konsiderante ilin.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0179 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0409 s s 
  Total: 0.0588 s s