Esperanta Civito

Tradukarto en kvara kurso de KCE


La staĝo pri tradukarto ekis hodiaŭ ĉe Kultura Centro Esperantista en Svislando, sub la gvido de d-ino Perla Martinelli, ĉefredaktoro de "Literatura Foiro". Ok personoj partoprenas (plejparte denaske italaj, sed ankau franca, hispana kaj germana): ili ĉiuj interalie miras pro la agrabla vetero kaj la des pli agrabla ŝanco kunesti fizike: Ĉaŭdefono ŝajnas vera oazo en la nuna pandemio.

La staĝo konkludas la eksperimentan fazon en Projekto Nurenbergo de la Esperanta Civito, por la trejnado de tradukistoj. Tiu ĉi fazo montris kreskantan intereson kaj plimultiĝon de partoprenantoj. Inter ili estis la karmemora c-ano Bill Chapman, ĵus forpasinta.

Ĉi-jare oni frontas diversajn demandojn pri literatura tradukado, kaj dediĉas la atenton ankaŭ al la muzika kulturo, per la traduko de kanzonoj.

[HeKo 740 4-B, 4 aŭg 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0304 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0667 s s 
  Total: 0.0970 s s