Esperanta Civito

Flava karto en TEJO kontraŭ Robert Nielsen


"Mi trovas problema la vortumon de samideano kaj onta estrarano [Robert] Nielsen: 'Bonŝance por vi, mi ne estas Carlos [Pesquera, TEJO-vicprezidonto], do mi ne petas publikan pardonpeton pro la uzo de "malsencohava". Ĉu la homoj kiuj pasintmonate plendis al mi pri la graveco de respekto en la komitato ankaŭ kritikos vin? Ial mi dubas'. Nielsen jam nun polemikadas kontraŭ la baldaŭaj prezidanto kaj vicprezidanto. Mi ne scias kiel opinias la aliaj komitatanoj, sed tion mi ne planas longe elteni. Mi kore petas lin atenti kaj pri la enhavo kaj ĉefe ankaŭ pri la formo de sia komunikado" ĵus deklaris la nederlanda TEJO-komitatano Marc Koneijksberg.

Tuj aldonis Carlos Pesquera Alonso: "Mi subtenas la kernan ideon de la vortoj de Marko. Bonvolu Robert zorgi pli pri viaj vortoj. Ĉifoje per ili vi ne aldonis ion alian ol atakon. En antaŭaj mesaĝoj vi almenaŭ proponis ion. Do, mi petas al vi ke vi uzu tiujn vortojn kiuj aldonas ion". Kaj jen eĥis la franca komitatano Lucas Teyssier: "Mi konsentas kun Marko, la konduto de Robert estas malfacile eltenebla. Mi ankaŭ taksas ĝin malhelpa al nia organizo, ekzemple kiam ĝi kreas streĉojn inter estraranoj kaj/aŭ komitatanoj".

La sinsekvo de tiuj 'flavaj kartoj' rezultas interalie el la rifuzo de Nielsen pardonpeti pro ĉikano kontraŭ Biciklista Esperanto-Movado Internacia. Sed ĉu eblas ke oni eksigu lin de la TEJO-estraro, kiu ekoficos post dek tagoj? Ekzistas tempe proksima precedenco: fine de decembro 2018 la Komitato eksigis estraranon Arturo Crespo pro eĉ malpli grava problemo, ol kreadas Nielsen.

Antaŭ ol levi la definitivan 'ruĝan karton' probable devus klopodi eduki lin (tasko apenaŭ ebla, eĉ fonetike kaj gramatike) du TEJO-komitataninoj (kaj baldaŭ samestraraninoj) kiuj forte pledis por lia elekto -- interalie damaĝante la kandidatecon de junulino, multe pli ekvilibra kaj pozitiva ol ĉi tiu Nielsen; ĉi-lasta meritus enlistigon en la kvaran kategorion de oficiroj, laŭ generalo Helmuth von Moltke...

[HeKo 741 4-A, 21 aŭg 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0455 s s 
  Total: 0.0594 s s