Esperanta Civito

Referencaj tekstoj por la LingvoTesta Sistemo


Laŭ instigo de la Kapitulo, la Komitato de Kultura Centro Esperantista, kiu administras la LingvoTestan Sistemon de la Esperanta Civito, decidis pri referencaj tekstoj por la B- kaj C-gradaj lingvotestoj. Por la A-grado ne necesas referencaj tekstoj.

Laŭ la niveloj, la referencaj tekstoj estas: B1 - "Fundamento de Esperanto" de L. L. Zamenhof (specife la Ekzercaro); B2 - "Pashoj al plena posedo" de William Auld (eldono de LF-koop); C1 - "Historio de la esperanta literaturo" de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer; C2 - same kiel C1, plus "Enkonduko al literatura kritiko" de Giorgio Silfer kaj ajna nacia antologio en esperanto.

Se la librojn la ekzamenoto aĉetas ĉe KCE aŭ LF-koop, la vendanto devas garantii 50% rabaton por la testoto kun la esperanta civitaneco, kongrue al la rabato por la diplomtarifo, laŭ direktivo Hiltbrand.

KCE memorigas ke LTSEC ne permesas testi perkoresponde aŭ skajpe: necesas la fizika ĉeesto kaj de la testato kaj de la testantoj. La personoj kiuj akiris diplomon antaŭ Novjartago 2007 (ĉe unu el la institutoj agnoskitaj de direktivo Muehlemann) rajtas peti la ekvivalenton de sia diplomo, sendante fotokopion al KCE. Pro tiuj du kialoj kune, la diplomoj tiel nomataj de UEA-KER (interalie konkurencaj al tiuj de ILEI) ne validas por la ekvivalentigo, nek por la konkursoj aŭ stipendioj kie estas postulata iu LTSEC-diplomo.

[HeKo 741 5-C, 23 aŭg 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0807 s s 
  Total: 0.0952 s s