Esperanta Civito

Novaj briliantoj en la repertuaro de Anjo Amika


La repertuaro de Anjo Amika riĉiĝis per du famaj kanzonoj, esperantigitaj de Giorgio Silfer. "La unua premieros okaze de la venonta parlamenta sesio, pro sia enhavo profunde pacifisma" promesas la kantistino, kies interpreto de "Bela revo" (ankaŭ en traduko de Silfer) estas la plej deŝutata en Youtube, post la himno de Esperantio kaj "La bamba" (tamen serĉataj precipe de neesperantistoj, pro kongruecoj de la titoloj).

"Temas pri la kanto de la filmo 'Feliĉan Kristnaskon', komponita de Philippe Rombi" daŭrigas Anjo Amika, malkaŝante la titolon en esperanto: La verde paca land'; kaj la unuan strofon:

La kant' de monta bird' / La son' ĉe riverbord' / Refren' de silka kord' / Ĝi fluas - tra mi nun / En klar' kaj en laŭt' / Mi staras sub la lun' / Kaj plore mi - revas pri hejm' / mi sinkas en sol' - kaj revas pri - la hejm'.

Ankaŭ pri la dua kanto Anjo Amika estas tre kontenta: Giorgio Silfer tradukis "I have a dream", unu el la plej grandaj sukcesoj de ABBA. La unuaj versoj en esperanto: "Jen flirtas rev' / dum flugas mev' / kaj helpas min / en ĉi destin'.

Trian kanton c-ano Silfer adaptis al nia lingvo ĉi-jare: "Ho bela, ĉaŭ!" (kie la partizano iĝas civitano...). Li intencas proponi ĝin kiel kanton de la Verdanoj en la Civita parlamento; la Blankanoj mem jam havas propran himnon, "Blanka flor", adaptitan al melodio de la portugala artisto Vitorino. Ja la esperanta popolo estas kantema...

[HeKo 742 8-B, 29 aŭg 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0408 s s 
  Total: 0.0558 s s