Esperanta Civito

ISEB 2020 kun inaŭguro de aparta fako en Salo'


La Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko koincidas kun la tria semajno de oktobro, laŭ direktivo Rogora. La Kapitulo de la Esperanta Civito decidis ĉiujare inaŭguri novan esperanto-bibliotekon aŭ novan esperanto-fakon en publika librejo. Por 2020 paktinta establo en Italio proponis sin kiel organizanton.

Dum la hodiaŭa kunsido de la Komitato de Itala Interlingvistika Centro estis formale akceptitaj kaj la orientiĝo de la Kapitulo kaj la invito de la magistrato de Salo' por starigi apartan fakon (499.99 laŭ Dewey) en la ĵus renovigita biblioteko de tiu ĉarma urbeto apud la Garda Lago.

La liverotaj unuoj konsistos el libroj kaj aŭdvida materialo pri esperanto kaj/aŭ interlingvistiko en la itala kaj/aŭ en alia lingvo grava por scienca komunikado. IIC estas selektanta la titolojn, inkluzive de universitataj disertacioj, tiel ke ekzistu modelo utiligebla ankaŭ aliloke en itallingvaj teritorioj. Por aparte kostaj titoloj, ekz. "Aga Magera Difura: il dizionario dell'immaginario" (enciklopedio eldonita en Bolonjo) necesos la financado de la aŭtoritato aŭ de mecenato.

La oficiala livero, kun ĉeesto de la skabeno pri kulturo kaj de nia vickonsulo, okazos en sabato, la 17a de oktobro 2020: ĝi koincidos kun la tria Interlingvistika Seminario, specife dediĉita al la historio de esperanto en Italio.

[HeKo 742 9-C, 1 sep 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0459 s s 
  Total: 0.0610 s s