Esperanta Civito

Finredaktita la oktobra numero (307) de LF


La redakcio de "Literatura Foiro" havis hodiaŭ sian kunvenon, kun la partopreno de ĉiuj redaktoroj, sub la kunordigo de c-ino Perla Martinelli, ĉefredaktoro. La kunveno fermis la redakton de la oktobra numero (307), kiu iros al la presejo venontsemajne.

Estis konstatitaj kun ĝojo la abunda kresko (kvalite kaj kvante) de la disponebla materialo, kaj la debuto de novaj kunlaborantoj, kiel c-ano Alessio Giordano kaj s-ino Anina Stecay. Tial eblis diskuti ankaŭ pri la enhavo de la preparota decembra numero.

Ricevis atenton ankaŭ la jarkolekto 2021, dum kiu LF trafos la lastan rekordon kiel kultura revuo en esperanto: ĝi superos la numeron 312an, kiun atingis nur "Fonto", antaŭ sia ĉeso. La konsultiĝo donis indikon pri la venontaj kovriloj kaj fiksis filigrane gvidlinion por jaro riĉa je gravaj datrevenoj, en kaj ekster nia literaturo.

[HeKo 743 4-B, 5 sep 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1106 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0751 s s 
  Total: 0.1857 s s