Esperanta Civito

Nicolino Rossi, neoksidebla patrolano


Li komencis gajni premiojn en la Belartaj Konkursoj antaŭ pli ol duona jarcento, kaj ankoraŭ li trafas la unuan loton en originala poezio. Lia nomo estas Nicolino Rossi, aŭtoro de la poemaro "Sur la vivopado" (premio La Verko de la Jaro 1980), membro de la literatura rondo "La Patrolo" kaj eĉ ties gvidanto en la 1970aj, de ĉiam abonanto kaj kunlaboranto de "Literatura Foiro".

En la presata oktobra numero de LF la uverturo estas dediĉita al liaj versoj, kiuj resume enkondukas la enhavon de longa poemo en kvar partoj, kie li celebras kvar italajn poetojn plej admiratajn. Ĉi tiu longa poemo, sen la aludita prologo, ricevis la unuan premion ĉi-jare en la Belartaj Konkursoj, inter kvindek ses verkoj de tridek unu aŭtoroj el dek naŭ landoj.

La sukceso de Nicolino Rossi, san-marina civitano, ree konfirmas la gravecon de la itala skolo en la historio de nia literaturo (neniu itallingvano en la juĝkomisiono). La fenomeno ekinta ĉirkaŭ "Literatura Foiro" aspektas longa ondo kiu daŭre tanĝas la strandon de la verda Parnaso.

La poemaro "Sur la vivopado" de Nicolino Rossi estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 743 5-B, 6 sep 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0624 s s 
  Total: 0.0758 s s