Esperanta Civito

Nek centralismo nek burokratio: nova organiza kulturo


Postmorgaŭ la Kapitulo havos sian sesan kunsidon, sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe, edukita en la japana lingvo. En la tagordo reliefas la propono de dekreto pri la Civita stabo, kiu aplikas sisteme la normaron kaj metodon por la laborfortoj je konsorcia tavolo.

Laŭ la propono, per la vorto "stabo" oni indikas la tuton de konstantaj aktivuloj de la Esperanta Civito. Stabano povas esti elektita aŭ nomumita, parte- aŭ plentempa, kun aŭ sen gratifiko, kun aŭ sen kontrakto. La dekreto estas ankaŭ terminologie grava, ĉar ĝi difine distingas inter parlamentano, deĵoranto, buralisto kaj aktisto.

La lasta artikolo tre utilas por kompreni la organizan revolucion enkondukitan de raŭmismo: "En la elekto aŭ nomumo de stabanoj oni flegas oportunan ekvilibron de kategorioj, cele al maldiskriminacio ene de prioritata agnosko pri meritoj: ne estu tro da viroj aŭ tro da virinoj, aŭ origine nur partianoj de la majoritato, aŭ tro multaj el la sama lando, sama familio ktp." En la Civita demokratio ne ekzistas burokrata aparato, kun salajratoj ĝispensiaj apud provizoraj estraranoj.

Principe, la vojo elektita estas nek tiu de dungitaj "profesiuloj" sidantaj ĉiam en la sama "Centra Oficejo", nek tiu de junaj gaĝoj selektitaj tra Eŭropa Volontula Servo por maksimume dek du monatoj da deĵoro. Temas jes pri bonvoluloj, sed ricevintaj strategian kaj organizan formadon, kiu igas ilin plurcele kaj plurloke aktivaj dum jaroj, kun financa traktado iel analoga al tiu por funkciulo de okcidenta komunista partio en la 1920aj (kiam ankoraŭ ne naskiĝis "apariĉikoj"): celkonscia kaj kleriĝema laboristo aktivanta por sia idealo, kun la dimensio Esti pli grava ol la dimensio Havi.

[HeKo 743 8-C, 14 sep 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0388 s s 
  Total: 0.0546 s s