Esperanta Civito

Literatura Foiro 307, la plej varia numero


La presata oktobra numero (307) de "Literatura Foiro" proponas tiel buntan enhavon, ke necesis transloki la kolofonon al alia paĝo, por ke la indekso havu sufiĉan lokon: tioma ja estas la abundo da originala kaj traduka beletro, en la 64-paĝa revuo. "Ni ricevas pli kaj pli da originalaj kontribuoj" ĝojas la ĉefredaktorino, c-ino Perla Martinelli "Tial la redaktado kaj enpaĝigo postulas kreskantan streĉon por enmeti ĉion bonan".

LF fakte evoluas laŭ tri aksoj: beletro, feminaj paĝoj, esearo. En ĉi-lasta reliefas la artikoloj de Fernando Pita (kiu daŭrigas serion pri Noam Chomsky), de Davide Astori (pri la esperanta meslibro), de Giorgio Silfer (pri la fino de verda trockismo), de Mikaelo Bronŝtejn pri Osip Mandelŝtam, kaj la recenzoj de Perla Martinelli, Valentin Melnikov, Annina Stecay, Paola Tosato.

La feminaj paĝoj okupas plurajn rubrikojn: rakonto de Yolanda Oreamuno apud medaliono de Marie-France Conde Rey pri Gisele Halimi, kaj intervjuo de Elena Popova al pentristino Maja Gorova.

Poezio proponas la arton de Nicolino Rossi, Sebastiano Grasso (tradukis Carlo Minnaja), George Peresso (tradukis Carmel Mallia), plus dorskovrilan poemon de Giorgio Silfer, ilustre al la bela kovrilo de Nicola Bertelotti.

Prozo proponas brilan specimenon de Nobel-laŭreato: Olga Tokarczuk (tradukis Tomasz Chmielik), krokizon de Giuseppe Campolo, humuraĵon de Trevor Steele, novelon de Nenad Petroviĉ (tradukis Zlatoje Martinov), interludon de Massimo Acciai Baggiani.

Trempite en la aktualeco, LF proponas ankaŭ recenzon de Giorgio Silfer pri la filmo "Pandemio", de la itala reĝisoro Lucio Fiorentino.

La revuon posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Provekzemplero estas mendebla tra LF-koop aŭ nia redakcio.

[HeKo 744 2-B, 18 sep 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0439 s s 
  Total: 0.0593 s s