Esperanta Civito

KEF resurektos en Svislando, somere 2022?


Kultura Esperanto-Festivalo, iniciatita de svedaj junuloj en 1986, unuafoje okazis en Upsalo sub la kunordigo de Leif Nordenstorm (tiama ĉefredaktoro de "Kontakto"). Ĝi disvolviĝis kvar fojojn en Svedio, tri fojojn en Danlando, du fojojn en Finnlando. Ĉu ĝi resurektos en Svislando dum somero 2022?

"Ni strebas al junulara aranĝo kun kultura enhavo en Ĉaudefono post du jaroj" klarigas sen. Manuela Blanco, nome de la junulara komisiono de KCE, "sed por Internacia Junulara Kongreso ne estus ŝanco: Carlos Pesquera, vicprezidanto de TEJO kun delego pri kongresoj, konsciigis nin ke TEJO donas la prioritaton al Azio. Tial ni orientiĝas kun Studenta Esperanta Ligo al la organizo de la 10a KEF".

STELO unue pensis pri Italio, eventuale propononte kunlaboron kadre de la paska festivalo de la landa TEJO-sekcio, kiu ŝajnas lami; tamen la orientiĝo pri IJK 2022 ŝanĝis la perspektivon.

La junaj aktivuloj kun la esperanta civitaneco invitis al konsultiĝo la vicprezidanton de TEJO, celante kompreni ĉu entute ekzistas la ŝanco ke iam (en 2023, 2024 aŭ plu) povos okazi la unua svisa IJK en la historio de la junulara esperanto-movado, kiu movis siajn unuajn paŝojn ĝuste en Svislando, danke al Hector Hodler kaj Edmond Privat per la gazeto "Juna Esperantisto" (1903).

[HeKo 744 6-B, 30 sep 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0404 s s 
  Total: 0.0539 s s