Esperanta Civito

Foriris valora intelektulo, Eŭgeno de Zilah


Hieraŭ forpasis, post trisemajna malsano kaŭzita de viruso, la esperantlingva filozofo kaj verkisto Eŭgeno de Zilah (1939[1952]-2020), hungardevena franciano, profunde influita de la sika religio. Dum multaj jaroj li eldonis la kulturan periodaĵon "La Gazeto" (1985-2019), ĝis 2009 sub la ĉefredakto de la edzino kaj kunfondinto Madeleine (1937[19??]-2009), kun kiu esperanto estis familia lingvo. Interalie li aŭtoris la memorlibrojn "Vivi sur barko" (1994) kaj "Kaj kiu pravas" (2002), kaj la romanon "La princo ĉe la Hunoj" (2011).

En Esperantio li aktivis kiel sekvanto de Ivo Lapenna dum la 1980aj, kaj parte kiel lia posteulo per la fondo de OSIEK, movado dissolvita en 2019. Rimarkindaj rezultoj de lia aktiveco en tiu kunteksto estis internaciaj konferencoj kaj eldona premio. Aparta, sed valora epizodo estis lia kunlaboro kun Evaldo Pauli kaj Vinko Oŝlak kadre de esperanto-societo pri filozofio.

"Nia unua renkonto koincidis kun la inaŭguro de "La Kvinpetalo", 3 majo 1985, kaj la amikeco profundiĝis en Messo, okaze de la unua Internacia Esperanto-Konferenco (1988), kaj eĉ pli en Ĉaŭdefono, okaze de la Internacia Literatura Forumo dediĉita al la centa datreveno de Edmond Privat (1989)," malĝojas c-ino Perla Martinelli.

"Kvankam ne ofte ni povis denove renkontiĝi persone, la rilato kun Eŭgeno kaj Madeleine daŭris tra la jardekoj pro reciproka estimo kaj intelektaj interesoj," daŭrigas la ĉefredaktoro de Literatura Foiro. Tio interalie motivis ŝian inviton al d-ro de Zilah havi propran spacon en la revuo, kiam li informis ŝin private pri la baldaŭa ĉeso de "La Gazeto". Tiun inviton li volonte akceptis, malgraŭ misfarto: fakte li estis jam de pluraj monatoj laboranta super recenzo pri la grandioza, trivoluma "Historio de Hungario" de c-ano Istvan Nemere. Bedaŭrinde pro lia forpaso la recenzo restas nefinita.

Legu pli en "Literatura Foiro".

[HeKo 744 9-A, 3 okt 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0456 s s 
  Total: 0.0591 s s