Esperanta Civito

Borsa analizo de Esperantio, aprilo-septembro 2020


Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari donacon aŭ legacon. La nuna analizo aperas multe post la antaŭa, pro la stazo kaŭzita de la pandemio.

UEA 712,00 -- je minus 11,00%. La somero malplibonigis la konjunkturon de la Universala, malgraŭ la kostoredukto de la personaro: nur tri unuoj restas dungitaj. Estas stranga la situacio ĉe la nemoveblaĵoj: du domoj kaj unu apartamento deklaritaj en okcidenta Eŭropo alportus nur iom pli ol mil eŭrojn monate. Tio kontribuas al la negativa bildo de UEA, strategie eĉ pli malbona ol ekonomie. La fina bato alvenus dum la vintro, se per AKSO kaj alio kibernetika falus la lastaj iluzioj, kvazaŭ pri la sekretaj armiloj de la Tria Regno en 1945.

TEJO 212,20 -- je plus 2,00%. Spezkomparo metas TEJOn en proporcion de 1:2 rilate al UEA; sed la kotizaro konsistigas nur 4% de la Junulara spezkalkulo, dum por la Universala temas pri la duono. Kaj la individua membraro de la junulara sekcio konsistigas nur iom pli ol 10% de tiu de UEA, kvankam ĝia apartigita spezaro egalus al 50% de tiu de UEA (lastjare). Aliflanke, IJK ne okazis pro la virusa krizo, kaj la situacio de la renkontiĝoj (novjare, paske, somere 2021) ne invitas al optimismo. Tamen la estraro renoviĝis kaj ŝajnas pli fortika.

E@I (sen takso) -- La entreprenon de Peter Balaz en Slovakio subtenas telematika produktado, specife por kongresaj platformoj. Tio ekvilibrigas la perdojn pro la fizika neokazigo de diversaj aranĝoj, precipe la poliglota kongreso kaj SES. Krome profiliĝas la perspektivo de migro de la UEA-centralo al Slovakio.

SAT 148,50 -- je minus 1,00%. Ne okazis la SAT-kongresoj en 2020, kaj la virtuala surogato altiris malpli da atento ol la antaŭa en Barcelono.

FPEF 350,00 -- je plus 0,44%. Kreskas la kontribuoj de mecenatoj kaj ekspansias la kunlaborantaro.

KCE 1027,78 -- je plus 0,50%. La somero estis modere pozitiva, same kiel la stabiligo de la spezkalkulo.

LF-koop 304,00 -- je plus 0,60%. La produktado daŭras regule, la apartamentoj rentumadas.

PEN 196,35 -- je plus 0,18%. La esperanto-centro de PEN Internacia havas prestiĝon, bedaŭrinde meze de la kreskantaj internaj problemoj de la tegmenta organizo.

Esperantio atingas la finon de la hegemonio de Roterdamo.

[HeKo 745 3-C, 9 okt 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0475 s s 
  Total: 0.0616 s s