Esperanta Civito

Kultura Esperanto-Festivalo 2022 en Svislando


La Komitato de Kultura Centro Esperantista, kunsidanta en Ĉaŭdefono 25 oktobro 2020, unuanime aprobis la kunlaboron kun Studenta Esperanta Ligo por organizi la 11an Kulturan Esperanto-Festivalon en Svislando, meze de aŭgusto 2022.

La teamo konsistas el gec-anoj Ariele Baldrati (muzika kaj teknika helpoj), Anna Bartek (aliĝoj, arkivo, loĝiga servo, librotenado), Manuela Blanco (kunvokanto, rilatoj kun la artistoj, invitoj), Alessio Giordano (konfirmenda - blogo pri KEF, sociaj retoj), Perla Martinelli (grafiko), Annina Naeder (fotografado dum KEF), Abasi Nshimirimana (partopreno de afrikanoj), Giorgio Silfer (rilatoj kun la KEFejo, lokaj aŭtoritatoj, permesoj, subvencioj).

STELO havas la ĉefan organizan respondecon, sed KCE responsas pri eventualaj kontraktoj. La evento daŭros kelkajn tagojn kaj estos malfermita al neesperantistoj; ĝi okazos tuj post loka spektakla festivalo en Ĉaŭdefono.

KEF disvolviĝos unuafoje ekster Skandinavio, fakte jardekon post la lasta. Ĉiuj artistoj el Esperantio estos bonvenaj.

[HeKo 746 3-B, 27 okt 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0412 s s 
  Total: 0.0549 s s