Esperanta Civito

Samaj abontarifoj 2021 por la paktintaj gazetoj


Aboni interesan periodaĵon estas unu el la malmultaj manieroj praktiki esperanton dum la pandemio. Tio aparte gravas por la kultura revuo "Literatura Foiro" (de LF-koop) kaj la informa gazeto "Heroldo de Esperanto" (de KCE), ambaŭ legeblaj nur en papera formato.

La dumonata organo de la Esperanta PEN trafos en 2021 la lastan kvantan rekordon ankoraŭ mankantan, nome ĝi superos tricent dek du numerojn (kie haltis "Fonto"): neniu kultura revuo en esperanto atingis tiom, dum baldaŭ kvindek du sinsekvaj aperjaroj, kun kreskanta paĝonombro kaj konstante elstara kvalito, enhave kaj grafike. Kiu ne legas LF-on, tiu situas ekster la esperantlingva kulturo. La internacia abontarifo restas 55,- svisaj frankoj (49,- eŭroj), kun fortaj rabatoj por la abonantoj kiuj havas la esperantan civitanecon, laŭ direktivo Hiltbrand (Mutuala Rabata Sistemo).

Ankaŭ la centjara, nun monata gazeto "Heroldo de Esperanto" ne altigas la abontarifon, simple ĉar ĝi ne havas abontarifon: sufiĉas sendi liberan donac(et)on al Kultura Centro Esperantista, Svislando. Unu ekzemplero kostas al KCE mem (preso kaj sendo) almenaŭ unu eŭron, do entute 24,- EUR; bonŝance la redakcio laboras senpage. Informas ankaŭ HeKo (vidu supre), kaj la respektivaj administrantoj: lf-koop ĉe esperantio.net / kce ĉe esperantio.net.

[HeKo 746 8-B, 1 nov 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0449 s s 
  Total: 0.0589 s s