Esperanta Civito

Ankaŭ en PEN la virtuala malsuperas la realan


Pro la pandemio ankaŭ la ĵus finita mondkongreso de PEN Internacia reduktiĝis je la virtualo, praktike sen debato. Ekzistas pli ol 140 PEN-centroj (inkluzive de la esperanta), sed kutime ne pli ol okdeko alestas fizike. Tial oni atendis multe pli vastan partoprenon ĉi-jare, sed aliĝis nur 72 (inkluzive de la nia). Des pli grave, nur 58 partoprenis en la balotoj.

Ke nur duono partoprenis, kiel kutime, sed ke kvinono de la aliĝintoj ne voĉdonis neniam okazis antaŭe: tio postulas analizon. Nature informadikistoj povus kulpigi la teknikan arierecon de la verkistaro (kvazaŭ ili mem estus kulture kaj psike avangardaj...), sed la kialo estas alia: tiaj surogatoj ne estas kongresoj, kaj iliaj rezultoj randas je kontraŭstatuteco. Teknologio ne sufiĉas por garantii la partoprenon, sekve ne la demokration.

Plej grava en la PEN-organigramo ĉiukaze ne estis la elektoj (kun konfirmo de ĉiuj kandidatoj), sed novaĵo ne submetita al la Asembleo de la delegitoj: la ĝisnuna ĝenerala direktoro rezignis pri la posteno; lin anstataŭas portempe unu el la oficistinoj, dum li responsos pri la jubilea jaro de PEN (2021). Espereble la venonta mondkongreso, kunvokita al Anglio, efektive disvolviĝos.

[HeKo 747 2-B, 1 nov 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0589 s s