Esperanta Civito

La Civito kunlaboras pri migrantoj kun Konsilio de Eŭropo


Per la admirinda reĝisorado de c-ino Lorena Bellotti eŭropaj fakuloj de la Esperanta Civito, selektitaj tra Kultura Centro Esperantista, realigis hodiaŭ parte realan kaj parte virtualan seminarion, laŭ komisio kaj financado de ALTE kaj Konsilio de Eŭropo (KdE), pri LASLLIAM (esperantigebla al "La Alfabetigo kaj Sekundara Lernado por la Lingva Integrigo de Adoltaj Migrantoj").

"Estis mia unua sperto en retseminario, kaj mi multe ŝatis ĝin, malgraŭ la limoj de la teknologio" komentarias c-ino Marie-France Conde Rey, vickonsulo pri klerigado kaj gvidantino de unu el la studgrupoj kiuj analizis la priskribilojn proponitajn por LASLLIAM. "Interalie ne eblis por la fizike alestantoj resti en la sama salono, pro la 'fadado' de komputiloj dum la Zoom-sesio: bonŝance la kvaretaĝa Esperanto-Domo de Svislando proponas multe da ĉambroj; sed estas kurioze ke la homoj devas trudizoli sin eĉ kiam ili povus paroli unu al la alia samloke".

La seminario ĉe KCE estas unu el la dek sep akceptitaj de Konsilio de Eŭropo, kiu konsentis ke la diskutoj okazu en la respektivaj naciaj lingvoj, kaj unuafoje akceptis tian statuson ankaŭ por esperanto. Tiu nerekta agnosko cetere ne estas la unua ĉe KdE: la faldfolio pri LASLLIAM jam ekzistas en esperanto, per la traduko de c-ano Giorgio Silfer.

(Legu pli en "Heroldo de Esperanto", organo de KCE)

[HeKo 747 3-C, 8 nov 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0542 s s 
  Total: 0.0687 s s