Esperanta Civito

Prepari afrikajn kadrojn por la esperanta popolo


Prepari aktivulojn en la intereso de la esperanta popolo: jen la celo de la 6a Afrika Esperantologia Semajno, la unua organizota de Afrika Esperanto-Instituto, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito. La 6a AfrES disvolviĝos en Buĵumburo (baldaŭ eksa ĉefurbo de Burundio) kaj okupos tutan semajnon: la dato ne estas decidita, sed probable temos pri januaro aŭ februaro 2021, kiam c-ano Giorgio Silfer, trejnisto, planas restadi en Afriko.

Dum tiu restado la vickonsulo pri financoj esperas difini ankaŭ la kontrakton pri la Tanganika Esperanto-Domo: ankaŭ ĝi en Buĵumburo, ĝi povos gastigi la inaŭgurotan afrikan legacion de la Esperanta Civito, kaj la tri paktintojn en Burundio, se ili deziros: certe enestos Afrika Esperanto-Instituto. AEI okupiĝos pri lingvoinstruado, formado de esperanto-instruistoj, ekzamena centro laŭ LTSEC ktp, dum la legacio prizorgos publikajn kaj strategiajn rilatojn en la kontinento.

La selektado de partoprenontoj en la 7a AfrES ankoraŭ ne komenciĝis, sed pro la enhavo de la seminario la trejnotoj devus havi kaj la esperantan civitanecon kaj esperanto-diplomon lau LTSEC (aliaj diplomoj ne validas) por partopreni senpage.

[HeKo 747 5-B, 12 nov 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0399 s s 
  Total: 0.0538 s s