Esperanta Civito

Kalibro 90: la numero 308 de "Literatura Foiro"


Kalibro 90 povus esti la kvalita pezo de la numero 308 (decembra), per kiu fermiĝas la 51a (!) kolekto de "Literatura Foiro", jam ekspedita al la abonantaro. Kaj la nombro ripetiĝas en tri emblemaj kazoj: la fama letero de Saramago al sia 90-jara avino, utopia rakonto de Massimo Acciai imaganta sin 90-jara, kaj la kontribuo de la jam 90-jara Carmel Mallia pri la malta poetino Elizabeth Grech...

La numeron plej karakterizas la vasta ĉeesto de aŭtorinoj: paĝoj dediĉitaj al la ĵusa Nobel-laŭreato Louise Glück (fare de Chiara Macconi kaj Perla Martinelli), eseo de Marie-France Conde Rey pri la forpasinta (92-jara) Juliette Gréco, originala rakonto de Laure Patas d'Illiers, novelo de Natalia Ginzburg tradukita de Perla Martinelli, raporto pri kinfestivalo fare de Renée Triolle, plus feminisma elzeviro de Lorena Bellotti kaj paĝo de Anne Jausions pri Eŭgeno de Zilah, memorata ankaŭ de Vinko Oŝlak. Certe LF meritas atenton pro sia femina perspektivo.

Eterne sagacan knabinon omaĝas ankaŭ Daniele Binaghi: jen Mafalda, la kreitaĵo de Quino. Viroj efektive kontribuis precipe en la esea parto de la revuo, kie elstaras kulturpolitika artikolo de Walter Zelazny pri raŭmismo, lasta teksto de Fernando Pita pri Chomsky (apud komentario de Helmi Martikainen), recenzoj de Alessio Giordano pri Chomsky-verko kaj de Davide Astori pri novaĵo de Federico Gobbo.

Eŭropa Unio inter la brita secesio kaj la pandemio, en amara konfeso de Ulf Schmidt kaj en ironia krokizo de anonimulo, kaj pliaj recenzoj: Carlo Minnaja laŭdas la lastan romanon de Éva Tófalvy, dum Marie-France Conde Rey draŝas la novan Bazan Literaturan Krestomation, kaj Fernando Pita ekzaltas la novan tradukon de "La gardisto de gregoj" (Pessoa, fare de Neves).

Dorskovrile poezia prozaĵo de Cesare Pavese (kun intajlo de Giorgio Silfer, lia sola kontribuo al ĉi tiu numero) komentarias la lastan, admirindan foton de Nicola Bertellotti, per kiu finiĝas la pandemia jaro, en la trista beleco de ruinanta homa konstruo.

La revuon ĉefredaktas d-ino Perla Martinelli; helpas Gábor Déak grafike kaj Andres Bickel provlege. Jarabono (ses numeroj): 55,- CHF. Mendebla tra lf-koop ĉe esperantio.net aŭ nia redakcio.

[HeKo 748 3-B, 21 nov 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0188 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0544 s s 
  Total: 0.0731 s s