Esperanta Civito

Forpasis civitano Joel Batila


D-ro Joel Batila (1946[2011]-2020) forpasis en Grenoblo (Francio) 7 novembro 2020 pro kardiopatio. Li esperantiĝis kadre de la kunlaboro inter la Esperanta Civito kaj la Kabinda Respubliko, kies unua kanceliero li estis post la promulgado de la konstitucio, en 2011. Dum 2012-16 li ankaŭ sidis en la Senato de la Esperanta Civito (Verda grupo), aktivante por la progreso de Afriko. Interalie li helpis por alfabetigi la fjotan per esperanto, unua kaj unika kazo ĝis nun.

Ekzilito en Eŭropo ekde frua junaĝo, li dediĉis sian tutan vivon al la batalo por la sendependeco de Kabindo, iama protektorato de Portugalio, aneksita de Angolo. La kabinda demando ne sukcesis atingi la internacian diplomation ĝis nun: Esperantio (almenaŭ la nova) tamen rimarkis ĝin, same kiel kun Edmond Privat estis rimarkata la pola demando.

La lukto por la memdeterminado de la popoloj estis subtenata de UEA ĝis la komenco de la 1930aj, kiam la brita kaj la franca landaj asocioj cenzuris la raportojn de Edmond Privat pri la konduto de la Brita Imperio kontraŭ Gandhi kaj la sendependiga movado en Hindio, kaj poste forĵetis lin de la UEA-estraro (UK 1934). En la nuna jarcento la torĉon lumigitan de Privat transprenis la Esperanta Civito, kadre de sia apogo al la Organizo de Nereprezentataj Popoloj (UNPO).

[HeKo 748 5-C, 23 nov 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0188 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0395 s s 
  Total: 0.0583 s s