Esperanta Civito

La Civito solidaras kun virinoj kontraŭ perforto


En la Internacia Tago por la Elimino de Perforto kontraŭ Virino manifestiĝas la kruda vero de la nombroj: kie la aŭtoritatoj enkondukis trudizolon prevente al la nuna pandemio, tie multiĝis la kazoj de feminicido; kvazaŭ resti enfermita hejme favorus la krizon de la paroj kaj stimulus virojn al la mortigo de la partnerino.

"Bonŝance la fenomeno restas nekonata en Esperantio, kiu pormomente konas nur kreskon de kazoj de ordinara molestado. Sed estas bedaŭrinde ke esperanto-asocioj kiuj deklaras sin progresemaj tamen ignoris ĉi tiun tagon" deklaris sen. Manuela Blanco, vickonsulo pri socialaj aferoj, esprimante sian solidarecon al Feminisma Esperanta Movado, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito.

Krom eraro, la Esperanta Civito estas la sola subjekto en Esperantio kiu memoris pri ĉi tiu Tago kaj publike esprimas engaĝon por kulturo sen perforto kontraŭ virinoj, prioritata celo de la civitaninoj en FEM.

[HeKo 748 7-C, 25 nov 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0185 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0678 s s 
  Total: 0.0863 s s