Esperanta Civito

Kiaj fakaj asocioj en la XXI jarcento?


"UEA perdis (aŭ estas survoje al perdo [estas perdonta]) diversajn Fakajn Asociojn. Kelkfoje mankas mono, kelkfoje organizantoj kaj kelkfoje mankas ambaŭ. Speciale doloriga estas la perdo de Mondpaca Esperantista Movado. Temas pri ege tradicia, faka asocio. Ĝin multaj, pli aĝaj Esperantistoj memoras. Paco estas afero, kiu ĉiam aktualas, sed se neniu el la nuntempa movado deziras okupiĝi..." lamentas la direktoro de la Universala, Martin Schäffer, en ĵusa komuniko al sia Komitato.

"Mi estas estro de klubo de esperantistoj kiuj ludas ŝakon kune interrete kaj oni demandis nin ĉu ni revivigu la Esperanta[n] Ŝak-Ligo[n] Internacia[n,] kiu estis faka asocio de UEA. Sed mi ne povis trovi iun avantaĝon en la kreado de formala asocio. UEA kaj TEJO ŝatus fanfaroni pri plia asocio kaj eble iuj ŝatus pompajn titolojn kiel prezidanto, sed tiu nur estas distraĵo de la kerna temo. Se ni volas ludi ŝakon, ni ludu, krei formalan asocion ne helpos nin ludi", antaŭ du semajnoj skribis en sia blogo Robert Nielsen, tuj fiaskinta kaj baldaŭ demisiinta TEJO-estrarano.

Helpe al la verkonto de historio pri la lastaj tempoj de la malnova Esperantio, estas utile lasi kelkajn konsiderojn pri la morto de ĝiaj fakaj asocioj, kaj la naskiĝo aŭ resurekto, kun eventuala progreso, de aliaj en la nova Esperantio. Al la kialoj indikitaj de s-ro Schaeffer necesas aldoni du pliajn, fakte pli gravajn.

La unua estas la malamika konduto de UEA (kaj de SAT) rilate al fakaj asocioj kiuj estiĝis en alia kampo: sufiĉas mencii la kazon de Feminisma Esperanta Movado, kies altnivelan revuon "Femina" la Centra Oficejo rifuzis peri aŭ eĉ nur debiti (direktoro: Buller; libroservestro: Onet), kaŭzante la nuligon de ĉiuj peradoj flanke de LF-koop pro solidareco; kaj ni silentu pri SAT, kies tiama gvidanto kaŭzis la protestan eksiĝon de ĉiuj FEM-aninoj el la Sennacieca. La tradiciaj movadoj perdas (aŭ ne akiras) fakajn asociojn ankaŭ pro siaj miopa egocentrismo kaj strategia bojkotemo.

La dua kialo rilatas pli specife al la fakaj asocioj mem: ilia nekapablo trovi lokon ene de supernacia neesperantista tegmenta organizo. Ekzemple, kiu ekster UEA agnoskis Esperantlingvan Verkistan Asocion? Neniu. Kaj kio restis el ĝi? Vegetanta Akademio Literatura. Male, la verkistoj kiuj kuniĝis en Esperanta PEN-Centro sukcesis atingi la agnoskon de esperanto kiel literatura lingvo, kaj ĝi estas respektata branĉo de la plej granda verkista mondorganizo.

En tiu ĉi linio, fakte la raŭmismo, situas ankaŭ TEJO, ekde kiam ĝi adoptis la saman strategion: danke al la akcepto en neesperantistaj tegmentaj organizoj ĝi fortigis sian pozicion (kio influis pozitive al la sukcesoj ĉe EU-subvenciado) kaj eĉ atingis gravajn postenojn, kiel la ĵusan elekton de sia delegitino Paulina Jalakŝova en la kupolo de Eŭropa Junulara Forumo.

Endas aldoni trian konsideron: same kiel Nielsen ne komprenas multon pri la fenomeno esperanto (kaj gramatike kaj sociologie), Schaeffer scias malmulton pri nia historio, se li kredas ke MEM estis pacifisma organizo: ĝi simple estis referenco por landaj asocioj en komunismaj ŝtatoj, iel alternative al tiu kiu okcidente difinis sin laborista organizo; nature, kiam la orienta bloko ruinis, MEM ne plu havis "raison d'etre", kiel dirus Zamenhof...

(Giorgio Silfer)

[HeKo 748 8-A, 26 nov 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0577 s s