Esperanta Civito

En Buĵumburo la unua ekstereŭropa legacio


La Esperanta Civito malfermos en Buĵumburo sian Afrikan legacion, la unuan ekster Eŭropo. Ĝi situos en la Tanganika Esperanto-Domo, kiu povas enteni tridekon da studemuloj, kaj estos inaŭgurita per la 6a Afrika Esperantologia Semajno, 1-6 februaro 2021.

La 6a AfrES estos specife dediĉita al la preparo de la aktivuloj kiuj okupiĝos pri la nova Esperanto-Domo (la kvara en la cirkvito de la Pakto), per la trejnado de c-ano Giorgio Silfer. La kandidatoj al la partopreno en AfrES konkursas laŭ titoloj kaj meritoj ĝis 15 decembro 2020; tuj sekvos la selektado kaj la prepara perkoresponda kurso. Inter la titoloj gravas, sed ne nepras, la lingva diplomo (laŭ LTSEC: aliaj diplomoj ne estas konsiderataj); inter la meritoj gravas, sed ne nepras, la esperanta civitaneco kaj la partopreno en la elektoj por la Senato (decembro 2019).

La 7an de februaro disvolviĝos C-nivela testosesio laŭ LTSEC, kompreneble kun fizika ĉeesto, ĉar lingvotestado per la reto aŭ simila surogato ne havas valoron en la Esperanta Civito.

La Konsulo, sen. Riichi Karibe, promesis solenan inaŭguron de la Tanganika Esperanto-Domo (sidejo ankaŭ de Afrika Esperanto-Instituto, la partnero de Kultura Centro Esperantista) kadre de estonta parlamenta sesio.

[HeKo 749 1-C, 30 nov 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0583 s s