PEN-mondkongreso 2021 (en Britio) jam nuligita
Kvankam Roterdamo ankoraŭ anoncas Universalan Kongreson en Belfasto (Nord-Irlando, parto de Britio) dum julio 2021, en Londono oni jam decidis ke la mondkongreso de PEN Internacia ne okazos en Oksfordo (Anglio, parto de Britio) dum septembro 2021, pro timo de la pandemio: ekzistos nur virtuala asemblea surogato, kiel en 2020.
La rezigno fare de PEN Internacia koincidas kun amara deklaro pri la politika uzo de la morbo origininta el Popola Ĉinio: "multaj verkistoj kaj PEN-Centroj trapasis malfacilajn provojn, multaj registaroj utiligis la krizon pro la pandemio por restrikti la esprimliberon, kaj ni defendas la verkistojn en multaj danĝeraj kazoj", cirkuleras Londono.
Al la centjariĝo de PEN Internacia (1921-2021), kiun oni esperas postcelebri en 2022 per reala mondkongreso en Svedio, la Esperanta PEN dediĉos apartan atenton en sia organo "Literatura Foiro", ĉefredaktata de c-ino Perla Martinelli, per specifa dosiero de c-ano Giorgio Silfer, kandidato al la Nobel-premio por nia literaturo.
[HeKo 750 6-B, 19 dec 20]