Esperanta Civito

Pri bakŝiŝoj cirkulero al la kreskanta Civita stabo


En hodiaŭa cirkulero al la stabanoj kun deĵora ofico en unu el la infrastrukturoj de la Esperanta Civito (la du, baldaŭ tri, Esperanto-Domoj kaj la tri, baldaŭ kvar, legacioj), la vickonsulo pri financoj enfokusigis specifan aplikon de la dekreto Karibe pri stabanoj.

"Konforme al la dekreto Karibe, eblas ke stabanoj de la Esperanta Civito administras monsumojn aŭ aliajn rimedojn. Specifa kazo estas tiu de bakŝiŝo, nome trinkmono por danki ricevitan komplezon. Ĉi tiu cirkulero precizigas la konduton tiurilate": tiel ekas la cirkulero, kiu (post mencio pri Lex Anatolia rilate donacojn) emfazas ke "la Esperanta Civito malfavoras bakŝiŝan kutimon".

Post diversaj konsideroj kaj precizigoj, ankaŭ en respekto al interkulturaj demandoj, la cirkulero konkludas: "El administra vidpunkto gravas, ke oni neniam konsideru propra la monon donacotan, sed apartenanta al la esperanta popolo, kaj oni ne konsideru sin facile kiel plenrajtan pri la dono de bakŝiŝo: ĉiam estas la risko mem redoni".

[HeKo 750 7-C, 21 dec 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0567 s s